*********************************************************
INFORMITALE 65
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************
Firenze 2006: Ĉu ne havas sencon viziti Florencon?
Ĝis la mezo de februaro 2006 jam aliĝis al la 91-a UK en
Florenco, Italio, preskaŭ 1,400 homoj el 52 landoj. Se
vi volas renkonti esperantistojn el, ekzemple, Armenio,
Benino, Novkaledonio aŭ Vjetnamio, venu al Florenco.
Kvankam la plej granda nombro da samlandaj aliĝoj venas
el apuda Francio (219), venas ankaŭ 118 el fora Japanio, 51 el Rusio kaj 45
el Brazilo.
Vidu la plenan statistikon ĉe
www.uea.org. Se vi estas
verdlingva infano aŭ ties gepatroj vidu
http://bertosch.free.fr/iik2006/alighintoj.html por
vidi ne nur ĉiujn informojn pri la akompana Internacia Infana Kongreseto
en apuda Prato sed ankaŭ bildojn kaj biografietojn de la plimulto de la
ĝis nun 22 aliĝintaj infanoj.
Rigardu ankaŭ
http://ukflorenco2006.it/ kie vi povos noti la riĉan
artan programon, mapon de la urbo kiu substrekas kiom
konvene lokita estas la kongresejo (piedira distanco de
preskaŭ ĉiuj hoteloj, tute apud la ĉefa stacidomo) kaj
multajn ceterajn informojn pri la UK.
Pasigi semajnon en la sino de unu el la plej famaj turismaj celoj en la
mondo estas la revo de multaj kiuj aprezas la nekredeblan amason da
artaĵoj, arĥitekturaĵoj kaj kultura historio kiu troviĝas sur preskaŭ
ĉiu kvadratmetro de ĉi tiu famega urbo. Vi povos libervole promeni de
via hotelo tra la stratoj de Florenco aŭ aliĝi al unu el la duontagaj aŭ
tuttagaj ekskursoj, ĉu por simple ĝui la plezuron transiri la "Malnovan
Ponton" super la rivero Arno (kiu estas ponto kovrita de ĵuvelistaj
butikoj), ĉu por ekspluati la ŝancon viziti kelkajn el la plej famaj
vidindaĵoj kiel la artgalerio Uffizi.
***************
Pliaj informoj pri la UK ĉe:
www.ukflorenco2006.it
Informoj por esperantista gazetaro:
http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/lkk_informas/agadoj_lkk/informado_eo/informitale/
LKK de la 91-a UK, ĉe Itala Esperanto-Federacio,
Via Villoresi, 38 IT-20143 Milano, Italujo,
Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elŝuteblaj ĉe
http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm
Bonvolu mencii la fonton:
"Assessorato al Turismo di Firenze"
*********************************************************
Informitale
Itala
Esperanto-Federacio
Itala
Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto:
Francesco Amerio