*********************************************************
INFORMITALE 64
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************
La 30a IJF en Umbrio de la 13a ĝis la 18a de aprilo 2006
En Torricella, ĉe
lago Trasimeno, oni diskutos ĉu esperanto estas aŭ povas esti lingvo de paco
30a
INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO en Umbrio
" Esperanto - ĉu lingvo de paco? "
Nia Festivalo estas unu el la plej ŝatataj junularaj renkontiĝoj en la tuta
Eŭropo. Oni spiras la specialan esperantan bonetoson, miksaĵo de amikemo, ĝuado,
malsameco-respekto. Partoprenas kaj fluparolantoj kaj komencantoj, kaj vi ege
facile amikumos kun geitaloj kaj eksterlandanoj.
Oni povas partopreni kiel plenkotizanto aŭ memzorganto. Helpe de vi ni faciligos
al la partoprenantoj vojaĝi eksterlanden: informiĝu ĉe la Ministerio pri
Eksterlandaj Aferoj de via ŝtato pri la protokoloj kaj kontaktu nin.
Ĉiu-jare IEJ elektas temon por la Festivalo, pri kiu oni prelegas, diskutrondas,
laborgrupas. La distra programo trakteblas en la nokta universitato. Dumtage oni
povas elekti kursojn pri dancado, memdefendo, ktp. Okazos kursoj pri la itala
kaj pri Esperanto, por komencantoj kaj progresintoj. Dum la vespera programo
ofte okazas: koncerto, teatraĵo, internacia vespero, dumnokta promenado en la
urbo, ktp. Funkcias dum la tuta nokto la trinkejo, la dancejo kaj la gufujo.
Helpe de la lokaj komunumestroj, ni klopodas vidigi la belaĵojn de la
ĉirkaŭaĵo. Kutime oni eskursas duontagon. Kiel
konate, nenio farendas dum la festivalo: ĉiu mem
decidas kiamaniere (mal)ŝpari sian tempon.
Aliĝu rekte: <http://iej.esperanto.it/ijf/2006>
aŭ skribu al
<ijf.admin CHE esperanto.it> por kromaj informoj.
Nicola Ruggiero
gazetara IEJ-ataŝeo
*********************************************************
Informitale
Itala
Esperanto-Federacio
Itala
Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto:
Francesco Amerio
_________________________________________________________
Informitale elsendolisto:
http://carpani.homelinux.net/mailman/listinfo/informitale