Kial lingvoj estas komplikaj?
Saluton,
Ni ŝatus informi, ke
la marta temo de la forumo de Lingva Prismo,
www.lingvo.info,
estas:
Kial lingvoj estas komplikaj?
Ĉu ekzistas lingvoj, kiuj estas pli komplikaj ol aliaj? Eble vi jam spertis ke
estis malfacile por vi lerni certan lingvon. Kiom malsimpla lingvo estas ŝajne
dependas de diversaj faktoroj.
Estas certe, ke estas kompare facile lerni lingvon, kiu apartenas al la sama
lingva familio kiel la propra denaska lingvo. Sed krom tio? Kial lingvo estas
konsiderata pli malfacile lernebla ol alia? Kaj kio igas lingvon ŝajni malsimpla?
La gramatiko? La vortprovizo? La prononco?
Ni estas scivolaj pri viaj “malsimplaj” lingvoj kaj antaŭĝojas pri viaj mesaĝoj
cxe
http://www.lingvo.info/forumo/?lingvo=eo
Amike
____________________________________
Cornelia Blome
Redaktorino de Lingva Prismo
____________________________________
www.lingvo.info
cornelia@lingvo.info