Esperanto-instruistoj por PSI-infanoj serĉataj
Ni serĉas kolegon por gvidi
E-lingvokurson dum PSI (Printempa Semajno Internacia en Mücke, Heslando,
Germanio) inter 21-28 marto 2005 laŭ la libro kaj vidbendmaterialo: Mazi en
Gondolando. La organizantoj povas garantii por la
instruonto senpagan partoprenon dum PSI kaj laŭeblan kontribuon al la
vojaĝkostoj. Se vi ŝatus, povus dum tiu internacia renkontiĝo esti instruanto
por grupeto de ĉirkaŭ 3-12-jaraj infanoj, kiuj iom paroletas, komprenas E-on,
bonvolu tuj anonci vin ĉe
Zsofia Korody.
Aŭ ĉu en via ĉirkaŭaĵo troviĝas taŭga persono? Li aŭ ŝi bonvolu kontakti min.
Dankon pro via helpo, rekomendo, kontaktigo.
Kun multaj salutoj:
Zsofia
Korody
komisiito de GEA por instruado