4a Novjara Renkontiĝo
(NR) en Frankfurt/Main
28a de decembro 2005 ĝis 8a de januaro 2006
Ĉi-jarfine la Novjara Renkontiĝo okazos en Frankfurt/Main.
Ni loĝos iom sude de la malnova urboparto apud la rivero
Majno kaj povos facile atingi la urbocentron. En la
programo estos interalie vizito ĉe la gazetoj
"Frankfurter Allgemeine Zeitung" (FAZ) kaj verŝajne ĉe la
ĵurnalo "Frankfurter Rundschau" (FR) kaj Eŭropa Centra Banko. Krome
estos urbopromenado por iom konatiĝi kun la pli-ol-miljara historio
de Frankfurto.
Certe ankaŭ ĉi-foje prezentiĝos abunda oferto de prelegoj kaj
kursoj, programeroj por infanoj, vespera programo kun kulturaj
aranĝoj, silvestra festo kaj kelkaj ekskursoj al la ĉirkaŭaĵo.
Christoph kaj Ines Frank jam preparas plian interesan ludon por
infanoj kaj ludemaj plenkreskuloj.
Eblos partatempe ĉeesti.
Ni iom longigis la renkontiĝan tempon por ebligi al interesitoj pli
longan restadon. Kompreneble vi povos ankaŭ ĉi-foje ĉeesti dum nur
kelkaj tagoj laŭ via deziro.
Internacia rondo
La pasinta Novjara Renkontiĝo apud Mozelo havis 153 partoprenantojn,el kiuj la
plimulto, 88 Esperanto-parolantoj, loĝas en deko da
diversaj landoj ekster Germanio: el Belgio, Britio, Danio, Francio,
Hispanio, Italio, Sud-Koreujo, Nederlando, Pollando, Rusio kaj Svisio
venis niaj eksterlandaj gastoj. Certe ankaŭ venontfoje vi povos ĝui
bele internacian etoson dum NR.
Lerni kaj tuj uzi Esperanton
Dum la NR ni ofertos iom intensajn kursojn por komencantoj kaj
progresantoj, ĉefe dum la unuaj tagoj. Tiel eblos en unu sama
renkontiĝo lerni Esperanton kaj tuj ekapliki ĝin en internacia
rondo. Eble viaj konatoj aŭ Esperanto-lernantoj interesiĝos pri tiu
ebleco.
Mem elektu vian luksonivelon!
La domo havas unupersonajn ĉambrojn kun duŝo - kaj okpersonajn
ĉambrojn, laŭ via deziro. Krome eblos partopreni ĉiujn manĝojn - aŭ
mendi nur la matenmanĝon kaj mem zorgi pri la resto. Vi povos do
elekti laŭ viaj preferoj.
Venu kaj kune festu la Novan Jaron!
--
Ĝuu la someron en internacia rondo!
La tria SOMERE okazos verŝajne de la 30a de julio ĝis la 14 de
aŭgusto, iom oriente de Kolonjo. Denove ni kunigos internacian
partoprenantaron de ĉiuj aĝogrupoj kaj kompreneble ni ofertos
kursojn por komencantoj kaj progresantoj. Eblos ankaŭ ĉi-foje loĝi
en domo aŭ en tendo, partopreni la komunajn manĝojn aŭ memzorgi.
--
Pliaj informoj pri ambaŭ renkontiĝoj post kelkaj semajnoj ĉe
www.esperantoland.org/nr kaj
www.esperantoland.org/somere
. Ni certe ĝojos, se vi jam nun anoncas vian
intereson ĉe
EsperantoLand e. V.
Lu
Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. HH, 3. OG
10551 Berlin
Germanio
Tel. +49-30-685 58 31 (enlande: 030-685 58 31)
Venu kaj ĝuu Esperantujon!
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
--
O Mi/ni intencas partopreni en
O SOMERE
O NR
Nomo:
Adreso:
Rimarkoj:
--
Kreskigi Esperantujon
http://www.EsperantoLand.org
NR - Novjara Renkontiĝo
SOMERE - Somera Mezeuropa Renkontiĝo
Libroj - muziko - gazetoj
Mapoj pri renkontiĝoj, pri Esperanto-grupoj, pri kursoj
Novaĵoj el Esperantujo