Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

 

E- studado en Herzberg

Salutas vin la organizteamo de Germana Esperanto-Centro en Interkultura Centro Herzberg.

Post sukcesaj kursoj kaj seminarioj en januaro kaj februaro (ekz. lingvokursoj, komputila kurso, vintrosportsemajno, studsesio, ktp) en Herzberg, kaj lanĉo de nova popolaltlerneja kurso en Northeim, ni daŭrigas la programojn planitajn por 2005 (vidu la programkalendaron en nia nova hejmpaĝo:
www.ic-herzberg.de)

07-11.03: ni ofertas seminarion pri la Kosmologio de Martinus. Gvidos ĝin Ole Therkelsen el Kopenhago. La seminario komenciĝos lunde je la 16a horo. De mardo ĝis vendredo la prelegoj okazos je la 10a horo esperantlingve, je la 15a horo germane. Aliĝis Esperantisto-partoprenantoj el Britio, Danlando, Litovio, Slovakio kaj Germanio.
Ĉu ankaŭ vi interesiĝas? Bonvenon!

18-20.03: prof-ro Erich-Dieter Krause, la fama esperantologo kaj vortaristo el Leipzig prelegos dum la Studsesio. Kontribuas al la programo ankaŭ Zsofia Korody (Hungario), kaj Vera Valentaite (Litovio).
Bonvolu jam nun aliĝi, ĉar la intereso estas granda. Retan aliĝilon vi trovas sur nia hejmpaĝo, aŭ sendu retmesaĝon aŭ fakson. Partoprenkotizo: 39 EUR.

Kun multaj salutoj:
Peter Zilvar, Zsofia Korody

*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: 05521-5983, Fakso: 05521-1363
www.ic-herzberg.de

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/05