KARAPACO - INTERNACIA LISTOKLUBO POR KULTURO DE L' PACO
(momente 51 membroj)
Karapaco estas la nomo de nia germana klubo, kiu fariĝis per la listo "karapaco"
internacia kulturklubo.
La hejmpaĝo de nia klubo en Altenburg:
http://www.karapaco.de
Kun informoj pri ni kaj nia klubo, pri nia urbo, beletro, poezio, astronomio kaj
tiel plu...
La kultura hejmpaĝo de nia klubo (cezarkulturo) - ampleksega - beletro, poezio,
B.Traven, literaturo, feminismo, kurarto,ktp... :
http://www.cezarkulturo.de
De Donjo, Cezar, kaj Frank kaj de membroj el la virtuala KUIRKLUBO, kiuj sendas
al ni receptojn.
LA TESTUDO ESTAS LA SIMBOLA BESTO POR LA ESPERANTO-MOVADO
La testudo estas lanta, sed kiel diras la greka folizofo Zenon, eĉ la plej
rapida kuranto ne povas preterkuri ĝin. Tiel estas kun nia amata Esperanto, ĝi
moviĝas lante, sed ĝi moviĝas tiom longe ĝis ĝi iam post longa tempo atingos la
celon en gloro. Ĝia karapcon ĝi portas por iri sekure sur la vojo. Tiel ankaŭ ni
esperantistoj faras tion, ni serĉas al ni klubojn kaj organizojn, kiu plaĉas al
ni, kiuj donas al ni sekurecon. Tial la testudo estas por ni la simbola besto
por Esperanto mem. La vorton "karapaco"
Zamenhof mem elpensis. Tial ni elektis tiun nomon por nia klubo. La paco por ni
ne estas io forĵetinda, io malkara, sed la paco estas por ni kara, tial ni
unuavice estas esperantistoj, por ke la revo de Zamenhof pri paco en la tuta
mondo iam fariĝu reala. Ĝi estas tre malnova revo de la homaro, sed iam ĝi
efektiviĝos, kaj tiam ĉiu homo en la mondo parolos E-on kiel duan lingvon. Aliĝu
nin, se vi pensas kiel ni, enskribu vin en nia klubolisto. Karapaco ne estas
konkurenco al similaj listoj, sed plia forto por nia komuna celo.
ESPERANTO-KULTURO POR LA PACO
Dissendolisto"karapaco"
KARAPACO estas maldekstrema, sed ne dogmema listoklubo por kulturo de l' paco,
kiu eliris el la samnoma klubo en Altenburg. Ĝi laboras laŭ la idealoj de
Zamenhof kaj Lanti kaj de ĉiuj, kiuj sin engaĝis por tio, ke la homo ne plu estu
lupo por la homo,
ekzemple: Rosa Luxemburg, Emma
Goldman, Simone de Beauvoir, Astrid Lindgren kaj Alice Schwarzer, aŭ Jesuo,
Garibaldi, Marat, Marx, Bakunin, Stirner, Zapata, Brecht, Traven aŭ Che Guevara.
Esperanto ne apartenas al iuj ekspluatistoj, sed la saĝa Zamenhof donacis tiun
lingvon al la tuta homaro. Li elpensis la Internacian Lingvon nur pro unu kaŭzo
- por ke estu paco en la mondo, ĝi ne kreis ĝin por tio, ke esperantistoj regu
kaj subigu aliajn esperantistojn. Kiu pensas pri tio kiel ni, aliĝu nin ankoraŭ
hodiaŭ. Antaŭen al mondo sen
kapitalismo, sen militoj kaj sen ĉefoj!
Kore, la karapacanoj!
Kiu povas aliĝi al "esperantokulturo"?
Ĉiu esperantisto kultura kaj kulturema, kiu esence konsentas al la enirteksto.
Tre ŝatataj estas diskutemaj kaj skribemaj esperantistoj, sed tio tute ne estas
kondiĉo.
Kiel aliĝi?
Aŭ en la hejmpaĝo:
http://groups.yahoo.com/group/karapaco/
Aŭ sendu malplenan retpoŝton al:
karapaco-subscribe@yahoogroups.com
Sed vi povas turni vin per retpoŝto ankaŭ al unu el la administrantoj,
vidu la ĝustajn adresojn sube, kaj tiukaze ni aligos vin.
Administrantoj (momente):
Dorothea Kaiser (Donjo):
donjo@link-abg.de
Hans-Georg Kaiser (Cezar):
kaiser-altenburg@t-online.de
Kien sendi viajn mesaĝojn al la listo? Post aliĝo en la listo sendu
viajn retmesaĝojn al:
karapaco@yahoogroups.com
***