Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Novjara Renkontiĝo - kaj infanaj kantoj
 

Jen eta raporto pri la "Novjara Renkontiĝo" en Marienburg (super la rivero Mosel, 27.12.2004-03.01.2005):

La Novjara Renkontiĝo estis, kun ĉirkaŭ 150 partoprenantoj el 15 landoj, tre bela kaj sukcesa. La organizantoj elektis tre taŭgan ejon kaj, kun helpo de multegaj partoprenantoj, zorgis pri abunda kaj interesa programo (kelkfoje pli ol 5 programeroj samtempe). Inter la vesperaj programeroj elstaris la tute profesinivela, belega pupteatraĵo "Sonĝofranduleto" prezentita de Christoph Frank kaj certe ankaŭ la koncerto de Kajto (kiu bedaŭrinde povis okazi nur en la lasta vespero, tiel ke multaj, kiel ankaŭ ni, ne plu povis ĉeesti ĝin.)

Inter la partoprenantoj estis preskaŭ 50 infanoj inter du monatoj kaj 12 jaroj. Ĉefe por la pli junaj el ili mia edzino Nan kaj mi iniciatis kantokunvenon. Intertempe mi enretigis kelkajn kantojn, kiujn ni instruis aŭ lernis tie:
http://www.u-matthias.de/kulturo/kantoj.htm

Amike
Ulrich Matthias

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/05