BUGA 2005 en somero / Kultur ohne Grenzen
Karaj amikoj en Eŭropo;
la E-Klubo
Munkeno nun havas la konsenton kun la oficialaj organizantoj
pri la partopreno de Esperanto-kulturo en la kadro de "Kultur ohne Grenzen" dum
la Federacia Ĝardenekspozicio BUGA2005 en Munkeno.
La datoj estas 14a de julio kaj 25a de aŭgusto. Ĉiam estas ĵaudo. Mi petas vin
proponi ankoraŭ gaston (artiston) kiu eble dum tiu tempe travojaĝas Germanion (pli
korekte Bavarion).
Ni bezonas ankoraŭ aktoron/Kantiston kiu povas plenigi programon
de 15- 30 minutojn kun ebleco de repetado 2 aŭ 3foje.
Ne hezitu kontakti nin.
La
estraro de la klubo
Fritz Hilpert, Karl Breuninger