Kunveno kadre de universitataj lecionoj pri lingvistiko en Parma
*********************************************************
INFORMITALE 32
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************
Parma: Kunveno kadre de universitataj lecionoj pri lingvistiko
La klasĉambro estis plenplena je scivolemaj civitanoj kaj universitataj
gestudentoj. Estis, do, bonega respondo fare de la publiko, do, al la kunveno
pri Esperanto, okazinta la 13an de
decembro en la sidejo de la urba Universitato (Fakultato pri Beletro kaj
Filozofio, Departemento de klasika kaj mezepoka Filologio) kadre de ciklo de
prelegoj pri ĝenerala lingvistiko fare de prof-ro Davide Astori.
Ĉiuj prelegintoj (kunordigitaj de Astori mem) estis Universitataj docentoj:
Renato Corsetti, psikolingvisto de la Universitato "La Sapienza" de Romo;
Mauro La Torre, spertulo pri scienco de la komunikado de
"Roma 3";
Giordano Formizzi, pedagogo de la Universitato de Verono;
Fabrizio Pennacĉietti, titola prof-ro pri semida filologio
de la Universitato de Torino.
Malsamaj temoj: de ĝenerala lingvistiko al socilingvistiko, de la politika
lingvistiko de la nova Eŭropo al la turmentita historio de la "mallonga jarcento"
en plurvoĉ a pliprofundiĝo kiu vidis Esperanton ne kiel objekton de enketo, sed
kiel ilon inter la variaj eblaj de analizo de nia
nuntempo.
Inter la famaj esperantistoj el Parma estas la rektoro de la Universitato
Giorgio Canuto kiu estris la grupon de 1950 ĝis la morto (en 1960), kaj
Guglielmo Capacĉi, profesoro pri hungara lingvo, tre konata persono en la urbo
pro sia multfaceta kultura aktivado.
Vittorio Madella
*********************************************************
Informitale
Itala
Esperanto-Federacio
Itala Esperantista
Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto: Francesco
Amerio
_______________________________________________
Informitale mailing list
Informitale@carpani.homelinux.net
http://carpani.homelinux.net/mailman/listinfo/informitale