INTERNACIA
INFAN-SEMAJNO EN KASTELO GREZIJONO (Maine-et Loire, FRANCIO)
de la 23a ĝis la 30a de aprilo 2005
Tiu aranĝo celas infanojn 7/17-jarajn, kiuj parolas aŭ eklernas Esperanton. Ni
ŝatus ke partoprenu grupetoj el diversaj landoj, ĉu lernogrupoj, ĉu familioj.
Do, respondeculo de grupo povas esti Eo-kursgvidanto, aŭ gepatroj, parenco,
amiko... Per okazigo de tia evento, ni volas ke gejunuloj spertu uzadon de
Esperanto en veraj, internaciaj kondiĉoj. Verŝajne, tio povos nur firmigi en ili,
konvinkon pri efikeco de la lingvo kaj deziron plu lerni ĝin.
Por viziti virtuale la kastelon Grezijono kaj konsulti la staĝo-programon:
http://gresillon.org
ANTAŬPENSITA PROGRAMO :
Matene : en grupetoj internaciaj de 5/7 infanoj (samaĝaj
aŭ/kaj samnivelaj), lingvo-perfektiĝo per diversaj aktivaĵoj en Esperanto (kurseto,
lernado de kantoj, ludoj, konversacio,...) laŭ elekto de ĉiu grup-gvidanto.
Gvidantoj, bonvolu anonci viajn kompetentecojn kaj proponojn.
Posttagmeze : promenadoj, turismaj vizitoj, skipaj ludoj...
Antaŭ-vespermanĝe : arto-farado aŭ man-laboroj, spektaklo-preparado,
verkado de la
staĝo-gazeto (ĉiu grupo ricevos minimume 1 ekzempleron).
Vespere : ludoj, prezento de kantoj, teatraĵetoj, poezioj, dancoj, diapozitivoj, filmoj... kiujn ĉiu grupo estos preparinta antaŭ la renkonto aŭ surloke.
PREZO :
Normala prezo (infano aŭ plenkreskulo) = po 130 Eŭrojn.
Antaŭpago = po 50 Eŭrojn/partoprenonto, kiom ajn aĝa.
Laŭ la deven-lando aŭ por pluraj samfamilianoj, ni povos interkonsenti pri
rabato. Pri tiaj demandoj, bonvolu turni vin al
Elisabeth Barbay, rete aŭ telefone (vidu ĉi-sube).
ANTAŬ-ENSKRIBAJ KONSILOJ :
La nombro de dormolokoj estas limigita. Enskribiĝoj estos traktataj laŭ ordo de
ricevo. En kazo de samtempa ricevo, preferon havos grupo el lando ankoraŭ neniam
partopreninta.
Escepte de familioj, ideala proporcio estas :
1 plenkreskulo/ĝis 6 infanoj, 2 plenkreskuloj/ĝis 10 infanoj (por grupo pli
multnombra, antaŭkonsento necesos).
ENSKRIBIĜO :
Eksterlanda respondeculo de grupo, sendos la tutan antaŭpagon al UEA konto :
gres-y,
kaj ateston de ĝiro kun donitaĵoj de sia konto al la kasisto de kastelo
Grezijono
Franca respondeculo sendos la antaŭpagon rekte al :
Pierre Jagueneau, Trésorier M.C.E., 41, rue Pierre Melgrani, 49000 ANGERS
per ĉeko al Maison Culturelle de l'Espéranto.
Paralele, bonvolu anonci al
Elisabeth Barbay, viajn kompletajn donitaĵojn kaj
kontakt-eblecojn.
Pri ĉiu ano de via grupo, indiku laŭ jena ordo, personan kaj familian nomojn,
naskiĝ-daton, sekson.
Se oficiala invitilo estos bezonata, tiam indiku la poŝt-adreson apud ĉiu nomo.
Ĉiu partoprenonto havu propran individuan asekuron.
Post ricevo de la antaŭpago kaj informoj pri la grupo, mi sendos rete konfirmon
de via enskribiĝo, kaj prepara dialogo povos komenciĝi inter ni.
Por dezirantoj (nur malgrandaj grupoj), ni provos aranĝi turisman gastigadon en
la pariza regiono, ĉu antaŭ, ĉu post la grezijona semajno.
Ĝis la ĝojo legi pri vi kaj kunlabori, salutas vin amike,
Elizabeth
Elisabeth Barbay
25, allée Gabriel Fauré
93140 BONDY (Francio)
Telefono : 33 (0)1 48 47 23 87.
Kastelo Gresillon - Esperanto Kulturdomo
49150 BAUGE (Francio)
http://gresillon.org
Telefono : 33 (0)2 41 89 10 34