Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

INTERNACIA STUDUMO PRI TURISMO KAJ KULTURO EN BYDGOSZCZ

KLERIGEJO DE LA INTERNACIA AKADEMIO DE LA SCIENCOJ

STR.M.SKŁODOWSKIEJ-CURIE 10, PL 85-094 BYDGOSZCZ – POLLANDO

tel./fax: (48-52) 346-11-51 e-mail: stud@esperanto-turismo.com , www.esperanto-turismo.com

NI INVITAS AL STUDADO DE TURISMO, KULTURO KAJ LINGVOJ en 2005/2006

Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo estas trijara nepublika post-maturecekzamena lernejo funkcianta ekde  1991, laŭleĝe registrita ĉe Kuratorio pri Edukado en Bydgoszcz (n-ro 232/94) kaj ĉe la urbestro de Bydgoszcz (n-ro 51/99). En 1996 la studumo akiris la statuson de klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. En la studumo instruadas lekciistoj de AIS, Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, Akademio de Bydgoszcz, Kujavia-Pomerelia Centro por Edukado de Instruistoj, Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz, krom tio ĵurnalistoj kaj spertuloj de Pola Turisma-Landkona Societo, Societo de Amikoj de la Urbo Bydgoszcz, Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo “Kujavio kaj Pomerelio”, Pola Esperanto-Asocio kaj vojaĝoficejo “Flugo”.

En la studumo povas studi ĉiu persono, kiu finis 18-an vivjaron kaj havas almenaŭ meznivelan edukitecon (maturec-ekzamenon) kaj bonan san-staton. Plena eduk-ciklo daŭras tri jarojn kaj permesas akiri sciojn necesajn por labori en naŭ profesioj (simboloj de Eŭropa Unio):

post la 1-a studjaro — akireblaj kvalifikoj: lektoro de Esperanto por komencantoj kaj gvidanto de porinfanaj aranĝoj; profesioj/postenoj: oficisto pri turisma informado (422104), oficisto en vojaĝagentejo (422103) kaj internacia vojaĝgvidanto (511301);

post la 2-a studjaro — kvalifikoj: lektoro de mez-nivelaj kursoj de Esperanto kaj verkanto de arta keramiko; profesioj/postenoj: organizanto de turisma priservado (341401), regiona turisma ĉiĉerono (511304) kaj animanto de kultura agado (347601);

post la 3-a studjaro — profesioj/postenoj: kursgvidanto de Esperanto (235910), specialisto pri organizado kaj disvolvo de turismo (241915) kaj specialisto pri organizado de kulturo (241990); ev. titolo de bakalaŭro de AIS pri humanistiko aŭ morfosciencoj.

Laŭ dekreto de la pola Ministro pri Edukado de la 1-a de aŭgusto 2000 j., kiu estis publikigita en la ŝtata leĝ-ĵurnalo — fin-diplomoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo validas kiel oficialaj polaj dokumentoj rajtigantaj ĉiĉeronojn kaj vojaĝgvidantojn labori en Esperanto. Ĉiutage oni instruas en Esperanto.

En la studjaro 2005/2006 kadre de la Studumo oni planas kunlabore kun Vojaĝoficejo “Flugo” gvidadon de specialigitaj kursoj pri turismo, kulturo kaj bizneso kaj ankaŭ konversaciaj lingvokursoj. Ĉiuj kursoj kostas semajne 10 Eŭrojn au 10 USD.

Kunlaboro kun AIS San Marino kaj sciencaj institucioj en Pollando permesas akiri sciojn pri diversaj branĉoj de scienco — i.a. pri turismiko, ekologio, eŭrologio, etnologio, etnografio, kultur- kaj soci-geografio, interlingvistiko, historio, politikaj sciencoj, komerco, merkatiko, estrado kaj pluraj lingvoj.

La studjaro 2005/2006 daŭros ekde septembro 2005 ĝis majo 2006 kaj ampleksos: laŭ ĉiutaga sistemo po 30-40 studhoroj semajne (ferioj decembre kaj januare), kaj laŭ t.n. eksterĉeesta sistemo — tri stud-ekzamenajn sesiojn: fine de septembro 2005, januare/februare 2006 kaj aprile/maje 2006. Necesas partopreni almenaŭ finekzamensesion aprile/maje 2005. Eksterĉeestaj gestudantoj povas ankaŭ partopreni, sen krompago, libere elekteblajn kursojn ekster la sesioj.

La studado ĉe ISTK/AKB en la studjaro 2005/2006 komenciĝos per Internacia Sesio de Pola AIS-Societo dum 5-24 de septembro 2005 jaro en Lublin. La organizantoj de la Sesio estas Pola AIS-Societo, Teknika Universitato en Lublin kaj Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz, kiu akceptas aliĝojn kaj kotizojn – 200 Eŭroj aŭ 200 USD por trisemajna loĝado en studentaj domoj de Teknika Universitato en Lublin kaj programo de la Sesio (5-24.09.2005) i.a. kun lernado de Esperanto kaj de pola lingvo por eksterlandanoj kaj ev. BUS-6 de AIS.

En Bydgoszcz la studjaro 2005/2006 komenciĝos dum la 30-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo kaj dum la 28-a Sesio de AIS-Klerigejo Bydgoszcz (AKB) de la 25 septembro – 30 septembro 2005 , okaze de la Monda Tago de Turismo.

Dum la jaroj 1991–2004 lecionojn en la Studumo gvidis lekciistoj el 50 landoj de Eŭropo, Afriko, Ameriko, Azio kaj Aŭstralio por gestudantoj el 65 landoj de la mondo. La plej ofte uzataj lingvoj en la Studumo, apud la pola kaj Esperanto, estis: angla, hispana, franca, litova, albana, itala, mongola, germana kaj rusa. La gestudantoj konatiĝis tiel pri kulturo kaj lingvoj de diversaj nacioj, kaj fremdlandanoj ankaŭ pri la polaj. La studadprogramojn eblas legi rete: www.esperanto-turismo.com .

La studkotizoj por la studjaro 2005/2006 estas samaj por ambaŭ sistemoj – 250 USD au 250 Eŭroj (ĝis la fino de marto 2005), poste 300 USD aŭ

300 Eŭroj. Kaze de enpago kaj neeblo alveni la kandidato povas prokrasti la studentiĝon ĝis la sekva studjaro (t.e. 2006/2007), studentigi anstataŭe alian personon el la sama aŭ alia lando, aŭ – se eblas – utiligi la pagon por internaciaj vojaĝoj de la Internacia Klubo “Esperantotur”; resendo de la mono ne eblas.

Aliĝojn akceptas la sekretariejo de la studumo (adreso komence); la studkotizojn oni pagu al bankkonto:

Bank Pocztowy SA O/Bydgoszcz

Konto n-ro 80 13201117 2034 0100 2000 0001

Miedzynarodowe Centrum Kultury i Turystyki, SWIFT kodo: POCZPLP4.

Grave: sen stud-pago ne eblas ricevi invitleteron, se la aliĝinto ĝin bezonas por akiri polan vizon; krom tio konsideru, ke ekde septembro estas tre malfacile aranĝi vizon por la kuranta studjaro — tial indas aliĝi kaj pagi frue, prefere ĝis aŭgusto.

La viv-kostoj en Bydgoszcz (loĝado+manĝado) estas ekde US$ 100 aŭ 100 Eŭroj ĉiumonate — kaj tiujn oni povas pagadi surloke.

Gestudantoj de la studumo povas ankaŭ studentiĝi ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj (krom-kosto 32,50 €), kio rajtigas al 80% rabato de kromaj kurset- kaj ekzamen-kotizoj de AIS en Bydgoszcz aŭ aliloke en centra/orienta Eŭropo — kaj al ĉiuj finstudintoj permesas akiri la titolon de bakalaŭro, kaj post pliaj du stud-jaroj ankaŭ magistro de AIS pri humanistiko aŭ morfosciencoj. Bonvenon al nia internacia studumo kaj AIS-Klerigejo Bydgoszcz(AKB)!

Sekretario de la Program-Konsilio Prezidanto de la Program-Konsilio
(—) mag. Wojciech Rumiński (—) ASci.mag. Andrzej Grzębowski

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/05