Kantaro - vikio
Saluton, karaj geamikoj!
Tiu ĉi letero celas sciigi vin pri lastaj sukcesoj en laboro kun libera
e-kantaro kaj veki intereson uzi ĝin.
Al 17-01-2005 kvanto de kantotekstoj egalas 357! Ĝenerala nombro de paĝoj estas
537. Laste prilaboritaj paĝoj rilatas al
- Persone
(plena kantokolekto),
- Merlin
(plena kolekto).
Estis trovita maniero kategoriigi la materialojn. Ekzemple
nun eblas trovi:
-
ĉiujn kantotekstojn ,
-
paĝojn kun
teksto kaj akordoj,
-
kantoj kun melodioj por
poŝtelefono,
-
informon pri
albumoj de e-bandoj,
-
trovi
serĉatajn kantotekstojn ,
k.a. (vd. pli detale <http://ikso.net/kantaro/Sekcinomoj>)
Kantaro-vikio estas unika internacia retejo, havanta unu
el plej grandaj en la reto kolekton de esperanto-kantoj. Ĉar ĝi funkcias kiel
vikio,
ĉiuj dezirantoj facilege povas fari ŝanĝojn de ĉiuj paĝoj kaj aldoni novajn.
En la kantaro vi trovos kaj novajn kaj jam klasikajn
kantojn, ekzemple:
- La
espero,
- IS,
- Sola,
-
Hotel Kalifornia.
Krom tekstoj, por amatoraj muzikistoj haveblas priskribo de gitarakordoj
<http://ikso.net/kantaro/Akordoj>.
Ankaŭ riĉas ligaro <http://ikso.net/kantaro/E-Muziko_En_Interreto>
al e-muzikumaĵoj en la reto.
Se vi interesiĝas pri e-muziko, venu al la kantaro <http://ikso.net/kantaro>,
esploru ĉu vi havas ion enmetindan,
korektindan? Ekzemple, vi povas fari novan ligon en alfabeta indekso kaj
enmeti tekston. Aktivularo de kantaro-vikio ĉiutage revizias ĝin kaj
faras neprajn korektojn. Krome, vi povas partopreni en la projekto per
esprimado de opinioj en speciala diskutlisto <http://groups.yahoo.com/group/kantaro/>
kaj en gastlibro <http://ikso.net/kantaro/Gastlibro>.
Antaŭdankon pro via partopreno!
Amike kaj kunlabore,
Ljoŝa KUZNECOV
Kostroma E-Teamo
Via reta kantaro:
www.ikso.net/kantaro