La 22-a Internacia Festivalo en Germanujo informas ...
de: "IF / Platz" <HDP@internacia-festivalo.de>
Internacia Festivalo (IF) proponas al vi specialan oferton, nur
validan ĝis fino de januaro - por iamaj IF-anoj kaj ties geamikoj
Karaj,
La 22-a IF vokas: kvankam ĝenerale la prezoj de bonaj klerigejoj pli kaj pli
altiĝas, ni klopodas denove oferti favorajn kotizojn por la nunjara IF - per nur
parta kaj modesta kotizo-altiĝo.
Utiligu tion kaj aliĝu jam nun al nia 22-a IF en Trier, ekzemple
ĝis fino de januaro 2005 vi ĝuas ege favorajn aliĝkondiĉojn:
-- plej malaltan kotizon
-- rabaton por frualiĝintoj (4 EŬR, en formo de rabatokupono*)
-- ALDONAN VINKUPONON (botelo da vino, laŭ via elekto*)
*) popersone, nur kat. "pli ol 25-j." - la kuponojn vi ricevos surloke en Trier.
(Multaj jam aliĝis en pasinta IF resp. sendis rete la aliĝilon: vidu la aktualan
aliĝstaton. La konfirmon ni sendos meze de februaro, kune kun la novaj
IF-informiloj. Pliajn detalojn vi trovas en niaj paperaj aliĝiloj au en la
interreta subpaĝo "kotizoj".)
Festu kun ni en etosoplena rondo, aliĝu al nia tradicia IF en Trier! La komforta
klerigejo (ĉiuj ĉambroj kun duŝo kaj necesejo) situas ĉe la bordo de de Mozelo,
kun belaj promenvojoj kaj nur
kvaronhora piedirado al la urba centro kaj historiaj vidindaĵoj.
IF okazis jam trifoje en Trier, en 1988, 1997 kaj 2000.
Trier, proksima al Luksemburgio, estas la plej malnova urbo en Germanio kaj
festis sian dumil-jariĝon en 1984. La Romianoj jam en la jaro 100 konstruis
amfiteatron kaj en la dua jarcento la
imponan pordegon "Porta Nigra" (la hodiaŭa ekkonilo de la urbo).
La pitoreska bazara placo "Hauptmarkt", kun konstruaĵoj el diversaj epokoj,
estas unu el la plej belaj en Germanio ...
Nia amiko kaj longjara partopreneninto (fakte seninterrompe en ĉiuj 21 IF-oj)
Brian Moon el najbara Luksemburgio respondecas pri la urbaj promenoj kaj ankaŭ
ĉiĉeronos en nia tuttaga ekskurso al Luksemburgo kaj vilaĝo Schengen. En "pligrandiĝinta
Eŭropo" (nia kadra temo) Schengen fariĝis sinonimo por senlima vojaĝo("ŝengena
vizo"). Konatiĝu kun la ĉarmo de la mozela vinvilaĝo, promenu kun ni tra
Luksemburgo kaj ĝia malnova urbo.
Bonvenon! Mi ĝojas pri la revido en Trier!
Utiligu la elektronikan aliĝilon, certigu al vi la januarajn avantaĝojn de frua
aliĝo, antaŭpagu al la konataj kontoj
** kromaj rabato-eblecoj en nia subpaĝo "kotizoj" **
antaŭĝoju pri etosplena, tradicio-plena aranĝo!
Informu viajn geamikojn kaj konatojn
pri nia jarfina aranĝo: vi kaj la novaj gastoj ricevas kroman rabato-kuponon!
Vi scias, ke la persona varbado (r)estas la plej bona!
Amikajn salutojn al vi ĉiuj,
HDP / Hans-Dieter Platz
(organizanto
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
INTERNACIA FESTIVALO - LA JARFINA OFERTO POR VI
22-a IF en germana Trier - nia kadra temo: Eŭropo pligrandiĝinta
== aktuala aliĝstato: 30 personoj el 8 landoj ==
HDP@internacia-festivalo.de Interreto:
www.internacia-festivalo.de
... IF-anoj varbas geamikojn: vi kaj la novaj gastoj ricevas kroman
rabato-kuponon
----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo