Ĵus ĝemeliĝis Nankino kaj Belo Horizonte
Karaj esperantistoj,
Estis ĵus oficiale subskribita la ĝemeliĝo-konvencio inter la urbo
Nankino (Nanjing) en Ĉinio kaj la urbo Belo Horizonte en Brazilo.
La
subskribita ceremonio okazis en la urbohalo de Belo Horizonte.Pli ol 70
personoj ĉeestis la ceremonion. La ĝenerala konsulo de la ĉina konsulejo
en Rio de Janeiro speciale iris al Belo Horizonte por esprimi sian gratulon.
Nankino estas ĉefurbo de la provinco Jiangsu. Belo Horizonte estas la tria
granda urbo de Brazilo, kaj ĉefurbo de la provinco Minas Gerais.
En la du urboj troviĝas esperantistoj, kaj oni tie trovis delegitojn de
UEA.
Mi kore gratulas al nova paro de ĝemelurboj kaj esperas, ke esperantistoj
en la du urboj povu kapti ŝancon por fortigi interkontakton, kaj per
Esperanto kontribui al la interŝanĝo de du urboj.
Wu Guojiang
komisiito de UEA pri la projekto"Ĝemelaj Urboj"
----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-----------------------------------