Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

 

Invito al Esperanto-renkonto en Slawa (PL) de la 27-a ĝis la 29-a de majo 2005

Karaj,

de la 27-a ĝis la 29-a de majo 2005 okazos denove Internacia Esperanto-renkonto (la 10-a!) en Slawa
(en okcidenta Pollando, inter la urboj Nowa Sol kaj Leszno), en kiu jam de pluraj jaroj partoprenas multaj Esperanto-lernantoj de Dresdenaj lernejoj kaj de tuta Saksio (ne nur junuloj!).
La renkonto okazos denove en la ripozejo PCK (flanke de la urbeto Slawa) en pina arbaro, ĉe la plej granda lago de Silezio.
Tranoktado en tri- aŭ kvarpersonaj dometoj kun litotukoj; plena kaj bongusta manĝo; venos grupoj el Germanio, Pollando kaj probable ankaŭ el Bohemio kaj Slovakio.
Se vi havas intereson, bonvolu peti pli da detaloj kaj eventuale informi pri via partopreno antaŭ la 30-a de aprilo 2005,
Andrzej Kiszkiel, str. Przemyslowa 35/4, PL-68-300 LUBSKO, Pollando

Se vi havas intereson veturi (trajne al Görlitz kaj poste buse al Slawa) kun la Dresdena grupo, bonvolu kontakti
min

Kun amika saluto,
Benito FILIP (Benoît PHILIPPE)
Esperanto-instruisto de la Bertolt-Brecht-gimnazio en Dresdeno

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/05