Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

 

Infan-semajno en Grezijono dum aprilo 2005

 

Internacia infan-semajno en Kastelo Grezijono (nord-okcidenta Francio) okazos de la 23a ĝis la 30a de aprilo 2005 http://gresillon.org .
Tiu aranĝo celas infanojn 7/17-jarajn, kiuj parolas aŭ eklernas esperanton. Ni ŝatus ke partoprenu grupetoj el diversaj landoj, ĉu lernogrupoj, ĉu familioj. Do, respondeculo de grupo povas esti Eo-kursgvidanto, aŭ gepatroj, parenco, amiko... Per okazigo de tia evento, ni volas ke gejunuloj spertu uzadon de esperanto en veraj, internaciaj kondiĉoj. Verŝajne, tio povos nur firmigi en ili, konvinkon pri efikeco de la lingvo kaj deziron plu lerni ĝin.


ANTAŬPENSITA PROGRAMO :
Matene : en grupetoj internaciaj de 5/7 infanoj (samaĝaj aŭ/kaj samnivelaj), lingvo-perfektiĝo per diversaj aktivaĵoj en esperanto (kurseto, lernado de kantoj, ludoj, konversacio,...) laŭ elekto de ĉiu grup-gvidanto. Gvidantoj, bonvolu anonci viajn kompetentecojn kaj proponojn.
Posttagmeze : promenadoj, turismaj vizitoj, skipaj ludoj... Antaŭ-vespermanĝe : arto-farado aŭ man-laboroj, spektaklo-preparado, verkado de la staĝo-gazeto (ĉiu grupo ricevos minimume 1 ekzempleron). Vespere : ludoj, prezento de kantoj, teatraĵetoj, poezioj, dancoj, diapozitivoj, filmoj... kiujn ĉiu grupo estos preparinta antaŭ la renkonto aŭ surloke.


PREZO :
Normala prezo (infano aŭ plenkreskulo) = po 130 eŭrojn. Antaŭpago = po 50 eŭrojn/partoprenonto, kiom ajn aĝa. Laŭ la deven-lando aŭ por pluraj samfamilianoj, ni povos interkonsenti pri rabato. Pri tiaj demandoj, bonvolu turni vin al Elisabeth Barbay, rete aŭ telefone (vidu ĉi-sube).

ANTAŬ-ENSKRIBAJ KONSILOJ :
La nombro de dormolokoj estas limigita. Enskribiĝoj estos traktataj laŭ ordo de ricevo. En kazo de samtempa ricevo, preferon havos grupo el lando ankoraŭ neniam partopreninta.
Escepte de familioj, ideala proporcio estas : 1 plenkreskulo/ĝis 6 infanoj, 2 plenkreskuloj/ĝis 10 infanoj (por grupo pli multnombra, antaŭkonsento necesos).

ENSKRIBIĜO :
Eksterlanda respondeculo de grupo, sendos la tutan antaŭpagon al UEA
konto : gres-y,
kaj ateston de ĝiro kun donitaĵoj de sia konto al la
kasisto de kastelo Grezijono
Franca respondeculo sendos la antaŭpagon rekte al :
Pierre Jagueneau, Trésorier M.C.E., 41, rue Pierre Melgrani, 49000 ANGERS per ĉeko al Maison Culturelle de l’Espéranto.

Paralele, bonvolu anonci al
eliz.barbay@wanadoo.fr , viajn kompletajn donitaĵojn kaj kontakt-eblecojn.
Pri ĉiu ano de via grupo, indiku laŭ jena ordo, personan kaj familian nomojn, naskiĝ-daton, sekson.
Se oficiala invitilo estos bezonata, tiam indiku la poŝt-adreson apud ĉiu nomo.
Ĉiu partoprenonto havu propran individuan asekuron.

Post ricevo de la antaŭpago kaj informoj pri la grupo, mi sendos rete konfirmon de via enskribiĝo, kaj prepara dialogo povos komenciĝi inter ni.
Por dezirantoj (nur malgrandaj grupoj), ni provos aranĝi turisman gastigadon en la pariza regiono, ĉu antaŭ, ĉu post la grezijona semajno.

Ĝis la ĝojo legi pri vi kaj kunlabori, salutas vin amike,
Elizabet’

Elisabeth Barbay
25, allée Gabriel Fauré
93140 BONDY (Francio)
 Telefono : 33 (0)1 48 47 23 87.

Kastelo Gresillon - Esperanto Kulturdomo
49150 BAUGE (Francio)
http://gresillon.org Telefono : 33 (0)2 41 89 10 34

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/05