Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Virina tago, novaj rekordoj, nova servo

Ĉu serioze aŭ anekdote?
Lige al la internacia tago de la virinoj la okan de marto, nia aŭtoro Maria Sandelin rakontas kiel ŝi timigis ne-esperantistan amikinon per rakontoj pri la sinteno al virinoj en Esperantujo. Ŝi ankaŭ prezentas kelkajn siatempe seriozajn svedajn gazet-eltondaĵojn, kiuj kun la paso de la tempo transformiĝis al ŝercoj. "Ĉu en Esperantujo entute ekzistas komunaj anekdotoj – iuj subkomprenataj valoroj kiuj ŝanĝiĝas kun la tempo?" ŝi demandas.

***

Novaj rekordoj kaj nova servo de Libera Folio Februaro 2005 estis nova rekorda monato por Libera Folio. Unuafoje ni havis pli ol 500 vizitojn dum unu tagnokto. Tiu rekorda kvanto post tio jam estis plurfoje atingita ankaŭ en marto. Ankaŭ la suma kvanto de vizitoj en februaro estis senprecedenca, preskaŭ 9.000. La plej populara artikolo temis pri la malfondo de lingvoreforma asocio. La kvanto de vizitoj daŭre kreskas interalie ĉar Libera Folio lanĉis novan servon, per kiu ĉiu povas aldoni novaĵojn de Libera Folio al sia retejo.


***
 

Kuba kongreso allogis 104 partoprenantojn * 1463 jam aliĝis al la Vilna U * Ĝangalo preparas novan vizaĝon, intertempe novaĵoj ne aperadas *
Tri landoj bojkotis EU-renkontiĝon pro manko de tradukoj * Etnismo nun en la reto

***

Ĉio tio kaj multo plia ĉe Libera Folio!
http://www.liberafolio.org


----
Kalle Kniivilä
journalist
Sydsvenska Dagbladet
 

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/05