*********************************************************
INFORMITALE 38
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************
UNUA INSTITUCIA REKONO
POR LA UK 2006:
LA ITALA MINISTERIO POR KULTURAJ HAVAĴOJ KAJ AGADOJ
DONIS SIAN PATRONECON
La itala Ministerio por kulturaj havaĵoj kaj agadoj donis sian patronecon por la
91a UK de Esperanto, kiu okazos en Florenco de la 29a de julio ĝis la 5a de
aŭgusto 2006.
Gravas rimarki, ke tia ministeria patroneco estas donata nur al iniciatoj kun
rimarkindaj naciaj kaj internaciaj reliefo, intereso kaj signifo. La ministerio
por kulturaj havaĵoj kaj agadoj estas la unua itala ŝtata institucio, kiu donas
sian patronecon al la venontjara UK.
La LKK petis la altan patronecon ankaŭ de la Prezidanto de la Respubliko.
***************
Pliaj informoj pri la UK ĉe: <uk2006.informoj@esperanto.it>.
***************
Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elŝuteblaj ĉe
http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm
Bonvolu mencii la fonton:
"Assessorato al Turismo di Firenze"
*********************************************************
Informitale
Itala
Esperanto-Federacio
Itala
Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto:
Francesco Amerio
_______________________________________________
Informitale mailing list
Informitale@carpani.homelinux.net
http://carpani.homelinux.net/mailman/listinfo/informitale