Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 


7a Internacia Fotokonkurso
 

«La Ondo de Esperanto» organizis en 2004 la sepan Internacian Fotokonkurson.
La konkurso ne estis dediĉita al iu temo. Partoprenis 96 fotoverkoj de 27 aŭtoroj el 12 landoj: Brazilo, Finnlando, Germanio, Islando, Kanado, Kroatio, Litovio, Malajzio, Pollando, Ruslando, Svedio, Ukrainio.

10 jan 2005 la juĝkomisiono anoncis la rezulton.

1a premio (50 eŭroj kaj abono al La Ondo de Esperanto): Hallgrímur Sæmundsson (Islando) pro “Malnovo sur moderno”.

2a premio (25 eŭroj kaj abono al La Ondo de Esperanto): Marina Lopatina (Ukrainio) vidu kaj Ziko M Sikosek (Nederlando).


3a premio (abono al La Ondo de Esperanto): Pan Tshin Siong (Malajzio) pro “Kukurboj”. Gordana Plavšić (Kroatio) pro “Zelenci — fonto de rivero Sava Dolinka”; Joaquim João Mariano (Brazilo) pro “Spiona naturistino”.

Laŭdaj mencioj: Dalia Pileckienė (Litovio) pro “Adamo kaj Eva — kie vi malaperis?! Vintro ja venis, tuj min pereigos…”; Hallgrímur Sæmundsson (Islando) pro “Paca kunloĝado” kaj “Floko”; Irina Mironova (Ruslando) pro “Paŝi sur glacio estas malpermesite”; Gulĝan Nemetullajeva (Ukrainio) pro “Serioza konversacio”; Ana Beatriz Braga Pereira (Brazilo).

Priesperantaj fotoj

Premio (Libroj de Sezonoj kontraŭ 50 eŭroj): Dalia Pileckienė (Litovio) pro “Ĉu vere vi kreis la internacian lingvon?! Nekredeble…”

Laŭda mencio: Andrzej Sochacki (Pollando) pro “Juna Esperanto”.

Laŭ la Regularo de la Konkurso, la organizantoj havas ekskluzivan rajton ĝis
la 31a de decembro 2006 uzi ĉiujn ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

Dankon al la partoprenintoj!
Gratulon al la laŭreatoj!

Halina Gorecka
sekretario de la konkurso


Ses fotoj, kiuj aperis en la 2a kaj en la 3a kajeroj de «La Ondo de Esperanto» estas videblaj en nia retpaĝaro
http://www.esperanto.org/Ondo/, en la rubriko «Novaĵoj».

-------
Halina Gorecka & Aleksander Korzhenkov
La Ondo de Esperanto / Sezonoj / Balta Esperanto-Forumo / Liro
RU-236039 Kaliningrad ab. ja. 1248, Ruslando
Rete:
sezonoj@gazinter.net
Eo:
http://www.esperanto.org/Ondo/
Ruse:
http://users.gazinter.net/sezonoj/
Dissendolisto:
http://groups.yahoo.com/group/La_Balta_Ondo/
 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/05