Helpu plu funkciigi la Bruselan
Komunikadcentron!
-------------------------------------------------------------------
Eŭropa Esperanto-Unio, EEU -
kunordiga organizaĵo de esperantistaj landaj asocioj en la landoj de EU funkcias
jam ekde 1980.
La sekva asembleo kunsidos dum la UK en Vilnius en julio 2005. La nova
statuto
estas trovebla ĉe
http://lingvo.org/statuto .
En du jaroj tre bone funkciis profesia servo de EEU - BruselaKomunikad-Centro (BKC),
en kiu laboris Dafydd ap Fergus kaj Marko Naoki Lins. Ili reprezentis la
Esperanto-movadon ĉe la instancoj de EU en Bruselo, prizorgis informadan kampon,
informis nin pri la okazadoj en Bruselo ĉe kiuj ni devus ĉeesti aŭ reagi,
entreprenis informkampanjojn,rebatkampanjojn, ellaboris plurajn gravajn
retpaĝojn ĉe UEA ktp.
Tio povis okazi danke al malavaraj donacoj de multaj mecenatoj kaj al la propraj
enspezoj de EEU.
Ĉi-jare ekmankis la mono kaj jam ĉesis labori Dafydd. Nun ni havas je dispono
nur Marko-n kaj ankaŭ li ne plu laboros post majo ĉi-jare. Komplete sen profesia
servo nia eta estraro amatora estas senhelpa, kaj periodo en kiu EEU kaj
Esperanto komencis ion signifi en Bruselo ĉesos.
Ni havas bonan junan kandidaton kiu anstataŭus Markon post majo, sed ni devus
certigi ĉirkaŭ 20.000 eŭrojn por lia salajro kaj minimumaj aliaj administraj
kostoj. Ni havas promeson de unu mecenato pri donaco de sufiĉe alta sumo,
kondiĉe ke ni mem trovas minimume 5000 eŭrojn el aliaj fontoj. Se ĉiuj landaj
asocioj (24) pagus laŭstatute duonan eŭron por ĉiu sia membro, ni havus pli ol
5000 eŭrojn kaj povus peti la mecenaton pri alia parto.
De tio dependas niaj planoj agi por Esperanto kadre de instancoj de EU (helpo al
iniciantoj starigi interpartian grupon pri egalrajteco de lingvoj en
EU-parlamento, pri iniciato rilate proponon oficialigi la tekston de EU-himno en
Esperanto ktp) samkiel nia agado servi vin (plua eldonado de Eŭropa Bulteno,
kunpartopreno en forumaj diskutoj, zorgado pri financoj kaj administrado,
organizo de la kunveno de la asembleo ktp).
- eltiraĵo el cirkulero de EEU -
---------------------------------
Aldono de "Ret-Info":
Prezidanto de EEU: d-ro Seán Ó Riain
Vicprezidantino de EEU: Flory Witdoeckt
Sekretario de EEU:
Zlatko Tišljar
http://lingvo.org
Brusela Komunikadcentro
Rue Royale St.Marie 7 Koninklijke Sint-Mariastraat
BE-1030 Brussel
Tel.: +32-(0)484-924.013
------
fonto: "Ret-Info"
http://www.eventoj.hu
----------------------------------------------------------------------
Retpoŝta novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj: RET-INFO
-- Senpaga en 2005! --
Aliĝoj kaj malaliĝoj ĉe:
http://www.eventoj.hu
----------------------------------------------------------------------