Du prezidantoj denove kolektas donacojn
La prezidantoj de Eŭropa Esperanto-Unio (Seán Ó Riain) kaj
de Universala Esperanto-Asocio (Renato Corsetti) komencis novan monkolektan
kampanjon subtene al la Brusela Komunikad-Centro. La Komunikad-Centron formale
funkciigas Eŭropa Esperanto-Unio, sed efektive EEU havas neniajn financajn
rimedojn, kaj tial la plua ekzistado de la centro rekte dependas de la donacemo
de individuaj esperantistoj. Tamen multaj esprimas dubojn pri la efikeco de la
agado en Bruselo.
Kiom da landaj asocioj havos la nun oficiale ekzistanta EEU ankoraŭ neniu scias,
ĉar por membriĝi, la asocioj devos pagi sian kotizon, kaj ĝuste la pagado de
kotizoj estis grava problemoj dum la ĝisnuna ekzistado de EEU. Sed ankaŭ tio ne
sufiĉas - por aliĝi al EEU, la asocioj laŭ la nova staatuto devas sendi skriban
aliĝpeton al la prezidanto aŭ la sekretario.
Laŭ la nova statuto de EEU, unu el la celoj de la asocio estas "fortigi eŭropan
konscion ĉe la civitanoj en Eŭropa Unio". Ne estas certe, ĉu tia politika celo
estos akceptebla al ĉiuj landaj asocioj.
***
Ĵus aperis litova traduko de la fama libro de Ulrich Lins, "La danĝera lingvo".
La libro temas pri persekutoj kontraŭ esperantistoj ĉefe en nazia Germanio kaj
en Sovetio. Dum la soveta tempo estis malpermesite enporti la esperantlingvan
libron en Sovetion. Jam pli frue aperis konciza germana versio kaj plenaj
tradukoj de la verko al la rusa kaj la itala. Krome ekzistas pola traduko, kiu
ankoraŭ ne estis eldonita libroforme, sed legeblas en la reto ĉe esperantol.pl.
Japana traduko de pli frua versio aperis jam en 1975, tradukite de Kurisu Kei.
***
Legu pli en Libera Folio!
http://www.liberafolio.org
Kalle Kniivilä