Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Kampanjo "Esperanto en la bibliotekojn!" - Nova donaco

Estimataj:

En la kadro de la kampanjo "Esperanto en la bibliotekojn", iniciatita de Kultura Kooperativo de Esperantistoj en julio/2001 kaj apogita de UEA, oni ekspedis hodiaŭ pakaĵon entenantan dek unu librojn al la "Biblioteca Central da Universidade Federal de Viçosa", nome:

- Doutor Esperanto, de Walter Francini
- Vocabulário de Carlos Domingues
- Por um Mundo Melhor, de Sylla Chaves
- Iracema, de José de Alencar
- Homaranismo, a Idéia Interna, de Délio P. Souza
- Esperanto sem Mestre, de F.V. Lorens
- Rumanaj Legendoj kaj Rakontoj, de Julia Carap
- Rompitaj Flugiloj, de Kalil Ĝibran
- La Magia Ĉevaleto, de Elma do Nascimento
- Esperanto Conversacional, de Jair Salles
- Mahatmo Ghandi, de Huberto Rohden

Ekde la komenco de la kampanjo oni jam donacis pli ol 500 Esperantajn librojn al 30 brazilaj kaj 10 eksterlandaj bibliotekoj, danke al la malavara subteno de deko da brazilaj esperantistoj, kiuj regule kontribuas por speciala fonduso starigita tiucele.

Informis:
Aloisio Sartorato
Rio/Brazilo


----------------------------------
Renato Corsetti,

Via del Castello, 1

IT-00036 Palestrina,

Italujo

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/05