Deklaro de Universala Esperanto-Asocio kaj de la
Ligo Internacia de Blindaj
Esperantistoj okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21-a de
februaro 2005
La Esperanto-movado partoprenas ankaŭ ĉi-jare la festadon
de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, gvidatan de Unesko, kiu ĉi-jare
aparte altiras la atenton de ĉiuj je la brajla skribo kaj je la signolingvoj.
Tiuj formoj de komunikado ankaŭ estas esprimoj de apartaj grupoj, kiuj ĝis nun
estis multe ignorataj. Same ignorataj estas multaj lingvoj, ne apartenataj al
ekonomie aŭ politike fortaj grupoj. Ni reasertas per la tuta forto, pri kiu ni
disponas, ke politiko de komunikado kaj evoluigo, kiu estas indiferenta kaj ofte
rekte malamika al la lokaj lingvoj, kondamnas al perforta kaj antaŭtempa
formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo kaj la kulturojn kunligitajn al
ili.
Ni alvokas al ĉiuj registaroj de ĉiuj landoj kaj al ĉiuj homoj sekvi la
rekomendojn de Unuiĝintaj Nacioj, de Unesko kaj de la plej elstaraj pensuloj,
kiuj agnoskis, ke neniu reala edukado eblas per fremda lingvo, kiel laŭvorte
diris Gandi.
La internacia lingvo Esperanto estas lingvo por uzado nur en intenaciaj rilatoj
kiel neutrala maniero komuniki sen altrudo de la propra mond-rigardo al la aliaj
homoj. Tial ĝi protektas la pluekziston de la gepatraj lingvoj, kies funkcion ĝi
ne celas transpreni, kiel daŭre faris tra la tuta historio kaj ankoraŭ nun faras
naciaj lingvoj, kiam ili estas uzataj por internaciaj rilatoj.
Pro tio la Esperanto-movado festas kune kun Unesko la Internacian Tagon de la
Gepatra Lingvo, kiu estu ankaŭ okazo por festi la samvalorecon de ĉiuj lingvoj
kaj de ĉiuj kulturoj kaj la internacian komunikadon surbaze de egaleco kaj
reciproka respekto.
Theodor Speckmann
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj
Renato Corsetti
Universala Esperanto-Asocio
Afiŝoj pri la Tago de gepatraj Lingvoj ĉe
<http://uea.org/informado/gepatralingvotago.html>
----------------------------------
Renato Corsetti,
Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina,
Italujo