Poŝtkartojn ni atendas
de:
GALJA NIKOLOVA
Salutojn, karaj samideanoj!
Mi estas Galja Nikolova, esperantistino el urbo Sliven, Bulgario.
Okaze de Pasko nia E-societo organizas en urba domo ekspozicion "Kristanismo kaj
Esperanto en la mondo".
Ni bezonas poŝtkartojn aŭ fotojn de kristanaj preĝejoj - ne gravas ĉu grandaj aŭ
malgrandaj, ĉu novaj aŭ malnovaj,
ĉu en grandaj urboj, vilaĝoj aŭ en montaro, ĉu katolikaj,
ortodoksaj, protestantaj.
Devas esti nur domoj kie venas kristanoj kaj poŝtkartoj devas esti senditaj de
esperantistoj.
Celo de ekspozicio estas montri, ke kristanismo estas ĉie kaj ankaŭ Esperanto
estas ĉie.
Ni atendas viajn poŝtkartojn al adreso :
"Espero"
p.k.77
BG-8800 Sliven
Bulgario
Ni kere antaŭdankas al ĉiu, kiuj helpos nin.