Projekto "Unulingvo"
ALVOKO
Mi kunlaboras al projekto ONETONGUE (UNULINGVO), kiu estas videbla ĉe
http://onetongue.com
. Tio projekto celas determini kandidatajn lingvojn, kiujn iam en la
estonteco povus esti internacia pontlingvo . Gravas ke internaciaj organizoj kaj
politikaj responduloj elektos LA pli bonan kanditaton, post ĝisfunda analizo.
Ĉar vi ĉiuj do estas favoraj al la ideo de universala pontlingvo mi kore tamen
kun emfazo kaj urĝe invitas vin plenigi la formularon ĉe
http://onetongue.com/form
kaj helpi nin al la disvastigado de la ideo disvivigita en la ttt-ejo
http://onetongue.com
.
Ĝi nuntempe ekzistas en la angla, la hispana, la franca kaj la nederlanda.
Marcelo Casertelli (vidu
http://onetongue.com/about
) kaj eble Ĉuĉ Smith nuntempe tradukas ĝin esperanten. Se vi pretus
plenigi la formularon, bonvolu menciu mian retadreson
respro@biz.tiscal.be
kiel referenco. Koran dankon.
Mi nuntempe tradukas la ttt-ejon francen kaj nederlanden. Kun la helpo de aliaj
esperantistoj NI tradukos ĝin do kiel eble plej rapide esperanten porke aliaj
esperantistoj povus traduki ĝin en ilia(j) nacia(j) lingvo(j). Eble ankaŭ vi
pretas helpi traduki aŭ en aliaj taskoj?
Se vi pretas kunlabori en tiu tre grava projekto ONETONGUE (jes ja grava por
Esperantujo KAJ por la homaro) bonvolu kontakti min private al mia retadreso.
Mi ankaŭ atentigas esperantistajn geamikojn al la ekzistado de la retejo
http://www.freewebs.com/international-languages,
kiu donas la ŝancon voĉdoni por via preferita internacia lingvo. Ĝi nun nur
ekzistas en la angla kaj la germana lingvo. Ĝis la 26/01/05 1256 homoj voĉdonis
por Eo (87 % de la totalo, kiu preferas artefaritan lingvon kiel "internacia
lingvo" (Vidu "current results" en la fino de la enketo ĉe
http://www.freewebs.com/international-languages.
Bonvolu diskonigi la enhavon de tiu mesaĝo al viaj geamikoj kaj en viaj forumoj.
Antaŭdankinte, amikajn kaj korajn salutojn.
Remy
"Respro" Sproelants, ir