Esperanto utilus al EU
En ekskluziva intervjuo donita al Libera Folio la unua esperantista ano de la
Eŭropa Parlamento, Małgorzata Handzlik, rakontas pri sia laboro.
La nova posteno komplete ŝanĝis ŝian vivon, ŝi rakontas.
Ĉiusemajne lunde ŝi flugas al Bruselo aŭ Strasburgo kaj
revenas ĵaŭde nokte. Vendrede, sabate kaj dimanĉe ŝi kutime estas en Pollando.
Tiam okazas multaj renkontiĝoj kiujn ŝi devas partopreni. Foje ŝia faŝilio venas
por kelkaj tagoj al nia Brusela loĝejo.
Laŭ ŝi, Esperanto povus doni multan utilon al la Eŭropa Parlamento kaj al la
Eŭropa Unio:
Unue malplialtigon de la kostoj. Poste precizecon de la tradukado, kaj veran kaj
praktikan interkompreniĝon de la eŭropanoj. Eŭropo malvolonte parolas pri
lingvaj problemoj, malgraŭ ke ili daŭre okazas. Spite al la enormaj sumoj, kiujn
kostas la multlingveco, ne ĉiam la kunsidoj de la koŝisionoj estas tradukataj al
la lingvoj de ĉiuj partoprenantoj. La plej multajn
dokumentojn ŝi kaj aliaj parlamentanoj ricevas angle.
Legu la tutan itervjuon:
http://www.liberafolio.org/persone/handzlikintervjuo
Kalle Kniivilä