LKK de 61a IJK komunikas
Jam 240 personoj aliĝis al Internacia Junulara Kongreso 2005 en Pollando!
La laǔvica aliĝanto povas esti ĝuste vi! Kial ne destini semajnon el via somero
por veni al la belega, montara, senkula urbo Zakopane?
La kongresa temo estas „Unueco en diverseco”. Rigardu tie unikan lokan arkitekturon
kaj folkloron. Manĝu ŝafan kaj kaprajn fromaĝojn! Vi povos partopreni lingvan
festivalon kaj ekkoni multajn aspektojn de egalrajteco!
Krom laǔtemaj aranĝoj certe okazos multegaj E-diskutoj, belega ekskurso al salminejo
Wieliczka, prezentado de E-filmoj kaj tutnoktaj diskotekoj. Vi spertos
nekredeblan etoson!!! Vizitu la Nacian Parkon de Tatry-montaro kun lokaj bestoj:
ŝafoj, marmotoj, ursoj kaj ĉamoj. Renkontu esperantistojn el la tuta mondo.
La alta protektanto de la kongreso konsentis esti la prezidento de
Pollando Aleksander Kwaśniewski.
Ni invitas vin al Zakopane de 31 julio ĝis 7 aǔgusto 2005. Pliajn informojn vi
trovos en la ttt-ejo
http://www.tejo.org/ijk/2005/index.php
.