Bondezirojn de la UEA-prezidanto al la lokaj Esperanto-grupanoj!
Karaj gesamideaanoj,
ĉi tiu mesaĝo iras nur al listoj de lokaj aŭ land-partaj Esperanto-grupoj.
Mi bondeziras al vi fruktodonan agadon en la nova jaro 2005-a.
Fakte mi pensas, ke la lokaj Esperanto-grupoj ankaŭ en la nuna epoko de
interreto restas tre gravaj, kaj en ili okazas la ĉefa ensociigo de
esperantistoj (kiuj ankauŭ nun trovas siajn tujanjn interretajn vojon al la
mondo, sed daŭre bezonas la realajn homojn de la propraj loĝlokoj).
UEA starigis liston <lokaj-espernato-grupoj@yahoogroups.com>,
kiu funkcias kiel intereŝanĝejo de spertoj pri loka agado. Bonvolu instigi la
aktivulojn de viaj grupoj aliĝi al ĝi kaj kontribui al ĝi. Se vi faras ion
interesan en via loka grupo, prezentu ĝin al aliaj grupoj tra la mondo, por ke
ili imitu ĝin.
Ĉirkau ducent el la Esperanto-grupoj troviĝas nun, ofte kun sinprezento, sur la
grupaj mapoj ĉe
http://EsperantoLand.org/grupoj .
Fakte temas pri la ttt-ejo, kie kolektiĝas informoj pri Esperanto-grupoj, kiuj
ŝatas ricevi vizitantajn esperantistojn.
Por helpi la laboron pri la kontaktoj inter la esperantistoj loĝantaj en ĝemelaj
urboj, pri kiu zorgas Wu Guojiang, estas alia ttt-ejo,
http://www.miaflanko.de/lokaj_grupoj/, kie estas la
informoj pri la grupoj kaj samtempe pri la urboj, kun kiu ĝemelas la urbo, en
kiu estas la
registrata grupo. En tiu ejo nun estas 64 grupoj. La programo estis farita de
Karin Weirich, en la ttt-ejo de ŝi kaj de Robert Bogenschneider.
Bonvolu registri vian grupon ĉe:
http://EsperantoLand.org/grupoj kaj
http://www.miaflanko.de/lokaj_grupoj/
Havu tre feliĉan jaron 2005-an!
Amike
Renato Corsetti