Ebloj por registri Esperanto-grupojn ĉe la interreto
Ĉirkau ducent el la Esperanto-grupoj
troviĝas nun, ofte kun sinprezento, sur la grupaj
mapoj ĉe
http://EsperantoLand.org/grupoj
.
Fakte temas pri la ttt-ejo, kie kolektiĝas informoj pri Esperanto-grupoj,
kiuj ŝatas ricevi vizitantajn esperantistojn.
Memoru krome, ke por helpi la laboron pri la kontaktoj inter la esperantistoj
loĝantaj en ĝemelaj urboj, pri kiu zorgas Wu Guojiang,
<amikeco999@21cn.com>,
estas alia ttt-ejo,
http://www.miaflanko.de/lokaj_grupoj/,
kie estas la informoj pri la grupoj
kaj samtempe pri la urboj, kun kiu ĝemelas la urbo, en kiu estas la registrata
grupo. La programo estis farita de Karin Weirich, en la ttt-ejo de ŝi kaj de
Robert Bogenschneider.
Bonvolu registri vian grupon ĉe:
http://EsperantoLand.org/grupoj
kaj
http://www.miaflanko.de/lokaj_grupoj/
Lu Wunsch-Rolshofen