Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

VERDA INFORMILO NRO: 03-2004 junio 2004

 

===============================================================
VERDA INFORMILO
estas la oficiala informilo de estraroj de landa asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN),
www.esperanto-nb.de, info@esperanto-nb.de
===============================================================
1. Ni funebras, Curt Vogler (01a de nov. 1927, 25a de majo 2004)
Post la 81a Germana Esperanto-Kongreso en Neubrandenburg ni eksciis pri la morto de Curt Vogler el Bergen, insulo Rugeno.
Nin atingis karto, memverkita de Curt en platdiĉa lingvo kaj Esperanto. Inter alie li skribis: "Mi ne plu skribos, kantos ludos...". Tiuj vortoj signas liajn plej ŝatatajn okupojn - ofte Curt ĝojigis nin per siaj kantoj kaj versaĵoj, ĉu platdiĉe, ĉu Esperante. Lastjare li eldonis humorplenan platdiĉan libron per kiu li metis sian propran modestan monumenton.
Profesie Curt laboris kiel pedagogo kaj poste donis sian tutan sperton al Esperanto. Ekde turniĝo 1991 li transprenis gravan taskon kiel estro de arbitra komisiono de nia landa asocio (LAMA) kaj ĝi kelkfoje estis urĝe bezonata por harmoniigi nian movadon.
Dum lasta tempo Curt sentis, ke li ne sukcesos privenki sian kormalsanon, tamen li planis viziti la 81an GEKn en urbo Neubrandenburg kaj eĉ kontribui je la programo, sed kelkajn tagojn antaŭ la komenco li por ĉiam formetis gitaron kaj krajonon... Lia lasta peto estis, trovi sian kvieton en la maro, tion liaj tri filoj plenumos je 20a de junio, 15.00 horo la motorŝipo "Kalinin" startos ekde moleo de haveno Sassnitz.
Kiu povas partopreni tiun cermonion, tiu estas invitata.
Adiaŭ, kara Curt
estraro de LAMA (Werner Pfennig)

Vi ankaŭ povas kondolenci je la filoj de Curt, unu el ili:
Martin Vogler, Rosengarten 12, D - 18575 - Gartz/Rügen.

2. rezultoj de 81a GEK
Pentekosto, ekde la 28a ĝis 31a de majo 2004
160 partoprenintoj el dekunu landoj (DE, CZ, DK, NL, PL, Moldavio, Hungario, GB, CH, Svedio.
Kulminoj: planto de Esperanto-kverko, akcepto de urba prezidantino, prelego de membro de EU-parlamento, ekumena diservo, vesperaj koncertoj, pli ol 20 fakaj kunvenoj, ekskursoj,  abunda kongreslibro, Va Pomeria Esperanto Renkonto.  

3. Mielno/Pollando
la 26a Ĉebalta Esperanto-Printempo nuntempe okazas en Mielno apud Koszalin. Geamikoj el Meklenburgio-Antaŭpomerio partoprenos kaj prelegos antaŭ la feriantoj.

4. VI Pomeria Esperanto-Renkonto PER)
dum la Va PER, kiu okazis dum la 81a GEK la partoprenantoj el MA kaj la pomeriaj landoj de PL decidis:
    - daŭrigi la ĉelimajn, unutagajn renkontojn,
    - plilarĝigi kaj kontinuigi la kunlaboron,
    - reciproka informado pri kaj invitado al la aranĝoj,
    - interŝanĝo de kursestroj ktp.
La VIa PER okazos je pola pomeria flanko.

5. kunvenoj de Esperanto-Societo Neubrandenburg
5.1 vizito de SEFT
sabaton, la 24an de julio: vizito de SEFT je tendejo Thomsdorf.
sabato estas la komenco de la Esperanto-tendumado. El urbo Neubrandenburg aŭto-karavano startos sabate, 10an horo, komuna ĝuo de naturo kaj geamikaro, tagmanĝo, komuna kafoklaĉo, vespere okazos hejmenveturo.

5.2 ĝardenfesto en vilaĝo Pragsdorf
Kiam: sabate, la 28a de aŭgusto, 12.30a horo rostkrada tagmanĝo,
poste kafoklaĉo, vespere intermanĝo.
Ĉiuj estas petataj veni, festi, amuziĝi, ĝoji, kanti.
Por la organizo de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj zorgos la ESN, de la germanoj ni kolektos monon, niaj polaj gastoj nenion pagos.
Por plani la kvanton ni tre petas antaŭinformon, ne timu pluvon, ni disponas pri granda tendo.
Grandega peto: kiu kaplablus kaj kuraĝus kantigi la geamikojn?
Bonvolu kunporti gitaron aŭ alian neelektran instrumenton!!!   

5.3 societa kunveno de ESN
merkrede, la 15an de septembro.
Kiu invitas???
temoj:
    - kiel pasis la Esperanto-somero 2004 (kiu estis kie?)
    - lingvaj ekzercoj
    - el la gazetaro
    - la kunvenoj de lastaj monatoj 2004
    - novaĵoj. 

6. Esperanto en Malbork/Pollando
Niaj geamikoj el Malbork tre aktivas kaj ofertas multajn aranĝojn. Laŭ la nun aktuala pola administro la regiono de Gdansk, Bydgoszcz kaj Malbork apartenas al Pomerio.
Plej aktivas la Esperanto-societo ĉirkaŭ la kruckavalira burgo "Marienburg", estonte ni pli detale informos pri ili.  

7. Semajnfina Esperanto-seminario
Jam estas la 39a laŭ la vico, kiu okazos ekde vendredo, la 29an ĝis 31an de oktobro en urbo Neubrandenburg.
Ni celas denove starigi tri kursojn kaj gajni kursestron el Pollando.
Jam nun informadu per ĉiuj rimedoj pri nia lingvokurso, detalojn  vi povas ricevi per niaj retpaĝoj aŭ per nia adresoj.
 
8. 100 jarojn Esperanto en la Hanso-urbo Hamburg
Gratulon al Hamburgo pro tiu belega festo-jaro.

La tutan jaron 2004 la hamburga Esperantistaro festas tiun jubileon kaj ili eldonis okazan broŝuron "100 Jahre der Zeit voraus". Bonvolu viziti la retpaĝon de Hamburgo:
www.esperanto-hamburg.de


kore salutas la estraroj de ESN kaj LAMA

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/04 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/04