Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

La amendo de Dell'Alba estas diskutota/voĉdonota

 


Karaj gesamideanoj,

mi volas tuj dankegi ĉiujn, kiuj partoprenis la kampanjon por subskribigi la remeton de la amendo de la parlamentano Dell'Alba pri Esperanto en la ĝeneralan tekston pri multlingveco en EU.

La afero estis sukcesa. Nun verŝajne tiu amendo estos voĉdonata venontan ĵaŭdon.

Tamen mi volis nur informi vin tre rapide pri la nuna situacio, sed samtempe mi PETAS VIN KE VI BONVOLU NE REE MESAĜI AL LA PARLAMENTANOJ  ANTAŬ OL VENOS INDIKO PRI TIO VERŜAJNE MORGAŬ DUM LA TAGO.

Fakte ni provos doni al vi la precizan numeron de la amendo voĉdonota (ĉar estos amaso da voĉdonoj, kaj sen tiu numero neniu trovos tion, por kio li aŭ ŝi devos voĉ-doni favore), ni donos al vi la liston de la subskribintoj por ke vi danku ilin kaj ni donos al vi la indikojn pri la parlamentanoj al kiuj oni skribu petante ke ili voĉdonu favore.

Intertempe ĉiu povas provi trovi la adreson de la parlamentanoj de la  propra voĉ-dona disktrikto, ĉar nur UNUOPAJ MESAĜOJ al tiuj  parlamentanoj povos efiki.

Konklude: dankegon al ĉiuj. Danke al vi nun la pleno de la parlamento ne povos eviti esprimiĝi por aŭ kontraŭ Esperanto.

Dua konkludo: bonvolu ne kontakti iun antaŭ ol ricevi pliajn indikojn.

Amike

Renato
------------------------------------------------------------
Renato Corsetti, via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina,
Italujo, <renato.corsetti@esperanto.org>
------------------------------------------------------------

 

 

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/04 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/04