Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 


Subteno por grava reta projekto
-------------------------------------------



La estraro de UEA unuafoje decidis doni aŭspicion por reta projekto. La informan kaj moralan subtenon de la Asocio havos volontula grupo, gvidata de Tim Morley, kiu celas esperantigi la programaron OpenOffice.org.

Sekvas klarigoj pri OpenOffice.org kaj la agado pri ĝia esperantigo, preparitaj de Tim Morley:

OpenOffice.org estas nekomerca, senpage distribuata programaro, kreata kolektive de volontulaj programistoj. Laŭ funkcioj ĝi estas tre simila al
la konata oficeja programaro de Microsoft, t.e. Word, Excel, PowerPoint, ktp. Ĝi povas funkcii en pluraj operaciaj sistemoj, inkluzive Vindozo kaj
Linukso.
Interesiĝantoj povas elŝuti la programaron el www.openoffice.org  aŭ aĉeti KD-on kontraŭ malgranda sumo ekz. ĉe la "Linux Emporium"
( http://www.linuxemporium.co.uk/products/applications/#pid4523 ).

La laboro estas ege granda, sed la efiko, kaze de sukceso estus vere signifa. Por sukcesigi la projekton oni bezonas pli da volontuloj.
------

Por tio oni serĉas personojn, kiuj:
-- kapablas kompetente skribi en Esperanto
-- komprenas la anglan, ĉefe la prikomputikan anglan
-- havas komputilon (aŭ Vindoza, aŭ Linuksa)
-- kapablas instali programo(j)n en la komputilo
-- havos kelkajn horojn ciusemajne dum iom da tempo
-- deziras helpi esperantigi la programaron OpenOffice.org
Des pli bone se ili ankaŭ:
-- havas grandtraigivan konekton al interreto
-- havas Novan PIVon, grandan (teknikan) vortaron anglan/Esperantan
-- jam tradukis programojn
-- jam uzis poEdit aŭ KBabel
-- povas/scias uzi grep
-- havas *multe* da libera tempo (!)
Tamen tiuj lastaj petoj estas deziroj, ne bezonaĵoj.

La sinanoncojn oni sendu al la adreso reto@uea.org

* * * * *

Tiun ĉi kaj ĉiujn antaŭajn Gazetarajn Komunikojn de UEA vi povas legi en
la retejo www.uea.org : http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/04 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/04