Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Litova stelo Nr.1

 


Ĵus aperis la unua ĉi-jara numero de dumonata revuo de Litova Esperanto-Asocio "Litova stelo". Ĝi estas kiel kutime 36-paĝa.Ĝi komenciĝas per koncizigita raporto pri la agado dum 2003 de Estraro de Litova Esperanto-Asocio por la 39-a kongreso de Litova Esperanto-Asocio, okazinta la 13-an de Decembro, 2003 en Kaunas.Poste sekvas informo pri la kongreso mem kaj nova Estraro de Litova Esperanto-Asocio. Sekvas mallonga informo pri Zamenhof-tagoj-2003 kaj pri "Eŭropa bunto". Antanas GRINCEVICIUS daŭrigas mozaikon de Litovia vivo.Finno Jorma AHOMAKI prezentas siajn impresojn pri la vojaĝo al Litovio fine de la 2003 kaj komence de 2004. Laurynas SKUPAS rakontas pri sia vojaĝo al Japanio komence de Decembro, 2003. Estas publikigitaj kelkaj versoj el nova poezia libro de Gediminas DEGESYS "Momento de malkovro". Aida CIZIKAITE prezentas lokojn en Litovio, kiujn vizitos partoprenantoj de la 57-a kongreso de IKUE en Kretinga, Litovio komence de Julio ĉi-jare post la kongreso.Estas multe da informoj pri la 40-aj jubileaj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj ĉijare la 10-18-an de Julio okazos en banurbo BIRSTONAS. Vilniusano Algimantas PILIPONIS surbaze de informoj pri la tutlanda censo en Litovio en 2001 prezentas donitaĵojn pri la oficiale registritaj scipovantoj de Esperanto. Kvin paĝoj de la revunumero estas dediĉitaj al aktualaj informoj pri la esperantista agado en Litovio kaj en aliaj landoj sub komuna rubriko "En la mondo Esperanta". Estas du distraj paĝoj.La artikoloj estas ilustritaj per multaj fotoj, kiuj pro shanĝo de presejo ekde ĉi-jaro estas multe pli bonkvalite presitaj. La numero estas jam dissendita al la abonantoj.
Kiuj ankoraŭ ne reabonis tiun-ĉi interesan revuon plene en Esperanto por 2004 rapidu tion fari. Novaj abonantoj estas ankaŭ ege atendataj. "Litovan stelon" oni povas aboni pere de perantoj, kiuj nun estas en 17 landoj (Belgio, Belorusio, Britio, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Latvio, Makedonio, Nederlando, Pollando, Rusio, Svedio, Usono), aŭ pere de Libroservo de UEA. Perantoj en aliaj landoj estas serĉataj. Oni povas sin turni rekte ankaŭ al redakcio de la revuo. Ĝenerala abonprezo estas 14 eŭroj jare. Ekssocialismaj eŭropaj landoj kaj ekssovetiaj landoj havas konsiderindan rabaton.Pri ĉiuj demandoj informiĝu detale laŭ retadreso litovastelo@takas.lt . Nun la revuo estas presata en 600 ekz. Ĝia redaktoro estas konata litova esperantisto Honora Membro de UEA Petras CELIAUSKAS. "Litova stelo" en ĉiu numero publikigas aktualajn informojn prepare al la 90-a UK en Vilnius en 2005. Ĝi helpos al Vi konatiĝi kun ankoraŭ vaste nekonata lando. La revuo aperas tre regule, ĝi havas plenkoloran kovrilon. Ĝi publikigas ne nur informojn pri Litovio, ĝia historio, kulturo, sed ankaŭ pri lingvaj demandoj, Esperanto-movado kaj ĝia historio. Parto de la revuo ĉiam estas dediĉita al belarta literaturo en Esperanto - originala kaj tradukita.

Povilas JEGOROVAS

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/04 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/04