Inform-folio pri lingva plureco kaj Esperanto
Francaj esperantistoj pro iu
lingvo-foiro, kiun ili partoprenis en Parizo kreis tre belan informfolion, kies
titolo estas "Oui, il faut pre'server la diversite' des langues et des cultures!"
(Jes, oni devas konservi la malsamecon de lingvoj kaj de kulturoj!".
Ĝi estas, miaopinie, tre bela ekzemplo de informado pri Esperanto kaj pri
la landa asocio en lingvokonscia medio.
Seriozaj interesiĝantoj, kiuj volas provi refari ion similan en sia lingvo
por sia lando, bonvolu peti ekzempleron ĉe <info@esperanto-france.org>.
Amike
Renato Corsetti