Esperantistoj rolas sur la politika scenejo de Eŭropa Unio
===================================================================
Esperantistoj rolas unuafoje per partio sur la politika scenejo
de la E(ŭropa) U(nio), precipe en Francio.
Jen la rezultoj de tiu partio EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto)
je la la EU-balotoj de la 13a de junio 2004 en Francio:
Balotdistrikto: |
Voĉoj |
- % |
- Listestro |
Nordokcidento: |
788 |
- 0,03% |
Bertrand Hugon |
Okcidento: |
4.926 |
- 0,19% |
Denis-Serge Clopeau |
Oriento: |
5.336 |
- 0,24% |
Bruno Schmitt |
Sudokcidento: |
3.687 |
- 0,15% |
Christian Garino |
Sudoriento: |
2.559 |
- 0,09% |
Thierry Saladin |
Centro: |
2.174 |
- 0,15% |
Jean-Paul Tonnieau |
Pariza Regiono: |
5.789 |
- 0,21 |
Georges Kersaudy |
|
|
|
|
En tuta Francio: |
25.259 voĉoj |
- 0,15% |
|
Nur en la transmaraj regionoj neniu kandidatiĝis por l'EDE. Ĝi konkuris kun
sume 42 partioj en Francio, inter kiuj ĝi atingis ĉirkaŭ la 15-an rangon.
Precizaj rezultoj
http://www.interieur.gouv.fr/avotreservice/elections/eur2004/
Aparte elstaras 60% en nord-korsika vilaĝeto Valle-d'Orezza.
La venkinta partio socialista PS atingis ĉirkaŭ 30 % de la voĉoj kun la slogano:
"Kaj nun la sociala Eŭropa". Tre verŝajne multaj de la socialistaj
balotintoj volis puni la francan registaron pro ties
politiko sociala.
Sed kial oni votis la novan grupon EDE kun "Esperanto" en la nomo?
Supozeble la balotintoj ne tro interesiĝis pri 'pun-leciono' por sia
nacia registaro; ĉar la rezultoj de la partieto multe
dependis de la aktivecoj de la membraro kaj speciale de
la loka ĉefo de la listo. Verŝajne oni konvinkis almenaŭ
bonan parton de sia balotantaro per la programo de internacia komuniko
per Esperanto kiel praktika solvo de la 'lingvoproblemo' en la EU. Oni
trovas la programon sur la hejmpaĝo de l' EDE sub:
http://www.e-d-e.org.
Ni ne miru, ke la grupo ricevis ankaŭ kritikon speciale de tiaj esperantistoj,
kiuj preferas alian vojon politikan kaj konsekvence balotis por alia
partio. Sed eble ili kunsentos, ke la balota kampanjo
produkis novan varbefekton por la movado antaŭe ne
spertitan. [Retkursoj kiel ikurso.net raportis pri altiĝinta
intereso pri retaj E-kursoj post la la kampanjoj de l'EDE.]
Ankaŭ la germana grupo de EDE kolektis ĉirkaŭ 2000 subskribojn por partopreni
baloton. Sed oni malfrue komencis, kvankam nobelpremiita profesoro
Reinhard Selten je la pinto de la sep germanaj kandidatoj
estus promesinta bonan perspektivon por la kampanjo. Sed
la federacia balotestro bezonis 4000 subskribojn por la
licenco de partopreno je l'elektoj.
Mallonge antaŭ la balotoj, je la 2a junio la iama kancliero Helmut Kohl
(1982-1998) en babilrondo de la Dua Germana Televido (ZDF) hazarde diris,
ke siaopinie Esperanto fiaskis. Verŝajne li konis nek EDE
nek la Fundamenton nek la situacion de la hodiaŭa
esperantistaro. Mi ege supozas, ke la politika sindeteno
de niaj "samideanoj" subtenis tian antaujuĝon. Do mi provis klerigi
lin per fakso kun indiko de literaturo.
La politika eksperimento de EDE estas atentigo, ke la planlingva movado en
Eŭropo vivas malgrŭ la 'hegemonio' de la angla - kaj restas signo de
vigleco kaj de espero. Ĉu ĝi denove ludos apartan rolon
je estontaj elektoj? L'EDE-istoj pripensas tian politikan
estonton.
Vidu ankaŭ por plua informo http://www.e-d-e.org/Leo/e_2004.php