Internacia Fotokonkurso 2004
Post ses sukcesaj konkursoj (1998, 1999, 2000, 2001,
2002, 2003) la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas
al partopreno en la sepa Internacia Fotokonkurso.
La konkurso ne estas ligita al deviga temo.
En la konkurso rajtas partopreni ĉiu fotemulo amatora aŭ profesia,
sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni
per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 10×15
cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra-blankaj, vertikalaj,
horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj senditaj elektronike
ne estas akceptataj.
La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la sekretario de la
konkurso, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando).
La fotoj devas atingi la sekretarion de la konkurso antaŭ
la 1a de decembro 2004.
La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto
kunsendata devas esti slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta
adreso de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan
noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga. En la
konkurso ne rajtas partopreni fotoj, kiuj jam estis
premiitaj aŭ publikigitaj.
La juĝkomisiono aljuĝos premiojn al la laŭreatoj:
1. 50 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2005.
2. 25 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2005.
3. Abono de La Ondo de Esperanto 2005.
Specialan premion (libroj de Sezonoj kontraŭ ekvivalento de 50 eŭroj)
ricevos la plej bona foto teme ligita kun Esperanto.
Ĉiu premiito ricevos diplomon. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa
Tago 2004. La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de
decembro 2006 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj
elektronika formo kaj en ekspozicioj.
Sukcesojn!
-------
Halina Gorecka & Aleksander Korĵenkov
La Ondo de Esperanto / Sezonoj / Balta Esperanto-Forumo / Liro
RU-236039 Kaliningrad ab. ja. 1248, Ruslando
Rete:
sezonoj@gazinter.net
Eo:
http://www.esperanto.org/Ondo/
Ruse:
http://users.gazinter.net/sezonoj/
Dissendolisto:
http://groups.yahoo.com/group/La_Balta_Ondo/
Telefono: (+70112) 656033