Esperantisto en la
eŭropa parlamento
Pro la komplikeco de la pola elekta sistemo, nur kelkajn tagojn post la
elektoj iĝis certe, ke la pola entreprenisto,
ĵurnalisto kaj esperantisto Magorzata Handzlik iĝos ano de la eŭropa parlamento.
Ŝi parolas Esperanton de dudek jaroj, kaj Esperanton parolas ankaŭ ŝia tuta
familio. Ŝia edzo estas la konata "bardo sen barbo", Georgo Handzlik.
Responde al la
tre multaj gratulmesaĝoj, al la petoj pri informoj kaj proponoj, kiujn ŝi
ricevas sekve de sia elekto kiel deputitino en la Eŭropa Parlamento, S-ino
Malgorzata HANDZLIK, unua eŭropa elektitino parolanta Esperanton, volas alporti
jenajn precizigojn:
Karaj,
dankEGon pro la gratulsalutoj, okaze de mia elekto al Eŭropa Parlamento, kiujn
mi ricevas ĉiu hore. Ili venas de samideanoj de tuta mondo. La intereso pri mia
persono nun fariĝis pli granda ol mi povis imagi. Dankegon al vi ĉiuj. Pro
multeco da mesaĝoj mi ne kapablas detale respondi al ĉiu. Jen la komuna letero
en kiu mi provos respondi
al starigitaj ĝeneralaj demandoj.
1. Mi
mia nomo estas Malgorzata HANDZLIK, esperantistoj nomas min Margareta.
Mi estas la edzino de Georgo HANDZLIK - la esperanta kantisto, verkisto,
eldonisto kaj instruisto.
Esperanton mi parolas 20 jarojn.
Mi vizitis UK-ojn en Berlino kaj Montpeliero, krome multajn lokajn aranĝojn.
Dum du monatoj mi kun mia familio estis en Brazilo envititaj de
gesinjoroj Grattapalia, el Bona Espero.
Mia TTT-paĝo:
http://www.Malgorzatahandzlik.com
2. Politiko
Mi neniam agis en politikaj partioj. Nur dum la kampanjo mi aliĝis al Civitana
Platformo (Platforma Obywatelska). En Eŭropa Parlamento mi agos en la plej
granda frakcio EPP Eŭropa Popola Partio. Kelkaj samideanoj skribis, ke mi estas
la unua esperantisto-membro de Eŭropa Parlamento. Mi ne kontrolis tion. La
kampanjon ni faris dum du monatoj kaj mi gajnis unu el plej bonaj rezultoj en la
lando.
3. Esperanto por Eŭropa Unio
Dankon pro sugestoj, ke mi zorgu en EP pri Esperanto. Tio evidente estas unu el
miaj intencoj. Por efikdone agi mi nun volas aliĝi al la Komisiono pri Kulturo
Edukado, Junularo kaj Sporto kiu inter la aliaj okupiĝas pri lingvoj. Tio fakte
ne estas facila tasko, ĉar estas multaj volontuloj al la komisiono. Kaj la
decido apartenas ne nur al la
parlamentano, sed ankaŭ al la partio.
Krom salutoj venis al mi kelkaj mesaĝoj kun proponoj kunlabori internacinivele
pri kulturo, ankaŭ venis al mia retadreso kelkaj gratuloj al Civitana Platformo
pro elekto de esperantistino al EP. Mi prezentos ilin al la estroj de la partio,
eble tio subtenos miajn
strebojn eniri la Komisionon pri Kulturo.
Krom esperantaj amikoj en ĉiuj eŭropaj landoj mi havas aliajn kompetencojn
por la Komisiono pri Kulturo, Junularo Edukado kaj Sporto, pro
la jenaj faktoj :
- jam dudek jarojn mi gvidas radion
- mi fondis instituton por instrui instruistojn,
- mi fondis lingvo-lernejon
- mi profesie laboris en skolta movado
mi estos dankema pro ĉiu mesaĝo kun propono kunlabori sur kultura kampo
internacia.
Se mi eniros la Komisionon pri Kulturo mi havos realan ŝancon pledi por
Esperanto. Tiam volonte mi diskutos kaj renkontiĝos kun ĉiuj, kiuj
havas spertojn pri lobingo [premagado] por
Esperanto ĉe EP.
sincere
Margareta Handzlik
Eŭrodeputito