Internacia Esperanto-Simpozio 2004
Esperanto en la Uragano de Ideologioj
Internacia Esperanto-Simpozio en la Aŭstria Nacia Biblioteko
la 8-an kaj 9-an de oktobro 2004
En tiu ĉi jaro Internacia
Esperanto-Muzeo (IEM) festas jubileon: Antaŭ 75 jaroj ĝi fariĝis parto de la
Aŭstria Nacia Biblioteko. Estas unika fakto, ke Nacia Biblioteko oficiale
vivtenas Esperanto-muzeon kaj Esperanto-bibliotekon. Pro tiu subteno IEM fariĝis
la plej granda plene funkcianta biblioteko por Esperanto kaj Interlingvistiko,
tute je la servo de esperantistoj kaj lingvistoj. Ĝia elektronika katalogo (TROVANTO)
estas alirebla pere de nia hejmpaĝo:
http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm
Okaze de tiu jubileo Aŭstria Nacia Biblioteko organizos simpozion.
Detalajn informojn vi trovas ĉe
http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/esp_sympo2004.htm