Kadre de la Esperanto-simpozio, kiu okazos la 8-an kaj 9-an de oktobro 2004 en la Aŭstria Nacia Biblioteko, Vieno, disvolviĝos ankaŭ Internacia Cseh-kurso, gvidata de Atilio Orellana Rojas.
La kurso estas por tutkomencantoj. Povas patropreni ĉiu – sendepende de aĝo kaj gepatra lingvo. Temas pri la tiel nomata rekta metodo, kiu peras la necesajn konojn plaĉe kaj amuze, sen troa lernostreĉo.
Kursohoroj:
Vendrede, la 8-an de oktobro: 14h00 - 17h00
Sabate, la 9-an de oktobro: 10h00 - 12h00; 13h00 - 17h00
Kostoj : 40 eŭroj, kun rabato 25 eŭroj (por lernantoj, studentoj…)
Pliaj informoj ĉe Herbert Mayer
Subtenas la aranĝon de tiu kurso la Internacia Esperanto-Instituto, Hago.
Kore salutas vin
via Helga Farukuoye
Mag.Helga FARUKUOYE
Sammlung für Plansprachen und Esperanto-Museum
der Österreichischen Nationalbibliothek
Hofburg, Michaelerkuppel, AT-1010 WIEN
Tel.: 0043/1/ 535 5145
Esperanto-Muzeo
Hofburg, Michaelerkuppel, AT-1010 VIENO
Homepage und Plansprachendatenbank TROVANTO:
Hejmpaĝo kun la elektronika katalogo TROVANTO:
http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/index.htm