Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

MONDA KOMERCADO PER ESPERANTO

 

Se vi alĝustiĝas al unu el la ĉi subaj situacioj, vi estas invitata enskribiĝi al la Yahoo-laborlisto per-esperanto-komerco-informoj:

  1. Vi deziras gajni monon per internacia komerco, tio estas, vi volas profesie agadi sur la kampo de importado kaj eksportado, ĉu kiel makleristo ĉu kiel rekta importanto/eksportanto kaj volas adopti Esperanton kiel laborlingvon. Eventuale vi eĉ pretas fondi entreprenon de internacia komerco;
  2. Kvankam vi ne volas profesie kaj ĝisfunde agadi sur la kampo de internacia komerco, vi pretas iel ajn kunlabori por efektivigi negocojn, por ekzemplo helpante per loka kontakto kun entreprenoj esperantistojn, kiuj volas profesie agadi, aŭ plenumante aliajn taskojn farendajn, laŭ la laborprogramo starigita de la membraro de la laborlisto;
  3. Vi estas komercisto (aŭ intencas baldaŭ esti) kaj eventuale interesiĝos pri importado aŭ eksportado de varoj enkadritaj en via laborkampo;
  4. Vi estas estrarano de esperanto-asocio kaj vi kredas, ke internacia komerco de varoj por konsumado (vestaĵoj, ŝuoj, manĝaĵoj, parfumoj, kodiskoj, komputilaĵoj, artaĵoj,hejmaj utilaĵoj ktp ktp ktp), je malgranda skalo, povos esti bona enspezofonto por via organizaĵo.
  5. Vi apartenas al la monda movado de justa komerco, kaj kredas ke Esperanto povos roli kiel unu el la laborlingvoj por via organizaĵo de justa komerco.

Nu, por enskribiĝi bonvolu sendi malplenan mesaĝon al per-esperanto-komerco-informoj-subscribe@yahoogrupos.com.br . Tiam vi aŭtomate ricevos demandaron, kiun vi devos plene respondi por efektivigi vian enskribiĝon al la laborlisto.

Bonvolu atenti pri du detaloj:

Fabrício Valle

Brazilo

 


 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/04 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/04