Litera konkurso Liro 2004
-------------------------------------------------------------------------------------------------
La redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas ĉiujn
dezirantojn partopreni en tradicia literatura konkurso
Liro.
Liro-2004 havas kvin branĉojn:
1. Originala prozo.
2. Originala poezio.
3. Traduka poezio el la rusa lingvo: Neznakomka de Aleksandr Blok.
4. Traduka prozo el la rusa lingvo: Birjuk de Ivan Turgenev.
5. Traduka prozo el la angla lingvo: The Devil in the Belfry de Edgar
Allan Poe.
En ĉiu originala branĉo oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj.
Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn
ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka
(RU-236039 Kaliningrad, p.k. 1248, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la
organizantojn antaŭ 15 okt 2004.
Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la
pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj
estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.
La originalajn tekstojn de la tradukendaj verkoj petu ĉe la sekretario
kontraŭ afrankita koverto (por Ruslando) aŭ internacia respondkupono.
La elektronikaj tekstoj estas elŝuteblaj ĉe:
http://Esperanto.Org/Ondo/Ind-liro.htm.
La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita
je la Zamenhofa Tago 2004. La organizantoj ĝis 1 jan 2007 havos la rajton de
la unua publikigo de la ricevitaj konkursaĵoj en La Ondo de Esperanto,
libroforme kaj elektronike. La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas
cedi ĝin senpage en okazo de eldono de antologio de Liro.
S u k c e s o j n!
-------
Halina Gorecka & Aleksander Korzhenkov
La Ondo de Esperanto / Sezonoj / Balta Esperanto-Forumo
RU-236039 Kaliningrad ab. ja. 1248, Ruslando
Rete:
sezonoj@gazinter.net
Eo:
http://www.esperanto.org/Ondo/
Ruse:
http://users.gazinter.net/sezonoj/
Dissendolisto:
http://groups.yahoo.com/group/La_Balta_Ondo/
Telefono: (0112) 656033