Por ke lingvo estu intertriba, ne sufiĉas nomi
ĝin tia, oni devas ankaŭ
instrui ĝin!
-------------------------------------------------------------------------------------------------
En la mondo, kaj en Afriko, oni multe parolas pri tribismo kaj pri la malbonaj
sekvoj de tribismo, kiuj interalie estas malpaco, streĉitaj rilatoj kaj eĉ
malferma milito. Ni provas helpi afrikajn landojn, en la kadro de samcelaj
klopodoj de Unesko, venki tribismon.
Nia rimedo ŝajnas tre bona por permesi rektan interkontaktadon inter anoj de
malsamaj gentoj en la koro de Afriko, kie militoj faris multajn viktimojn
lastatempe. Nia projekto estas "Lingvo de paco - Ururimi rw'Amahoro". Temas pri
kampanjo, kiu celas kunligi esperantistojn el la malsamaj militantaj gentoj de
Burundio, Ruando kaj Orienta Kongo (la tiel nomata regiono de la grandaj lagoj),
kiuj instruas Esperanton al siaj samgentanoj por organizi post unu aŭ du jaroj
grandan intertriban, interetnan, kaj interlandan renkontiĝon de esperantistoj en
Buĵumburo, Burundio.
Instruado de Esperanto jam okazas surloke. Nun aperis instruistino preta vojaĝi
tien, ne sen personaj riskoj, ĉefe por instrui Esperanton pli bone al la
instruistoj. Ni devas NUR pagi la flug-bileton kaj la ceterajn kunligitajn
kostojn. Ni estas la Fondaĵo Espero, konto 'Lingvo de Paco' ĉe UEA, kiun vi jam
multe subtenis en la pasinteco. Ni esperas, ke vi faros tion ankaŭ nun por
ebligi ĉi tiun agadon.
Se vi sendas monon al UEA por la Fondaĵo Espero bonvolu klare mencii sur la pagilo "Fondaĵo Espero - Lingvo de Paco". Pagmanieroj estas troveblaj en Jarlibro de UEA p.33.
Unu el la pagmanieroj estas:
Poŝtbankkonto 37 89 64, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam.
IBAN: NL24PSTB0000378964 (kvar nuloj, ne majusklaj literoj O)
SWIFT: PSTB NL21
Mencio de IBAN kaj SWIFT kodoj permesas senpagan
transkontigadon en Eŭropo.
Renato Corsetti
La sekvantaj du fotoj estas de lernantoj de Esperanto en Buĵumburo, Burundio:
![]() |
![]() |