Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

29. Esperanto Tagoj de Bydgoszcz

Tradicie en Bydgoszcz dum 23 de aprilo ĝis 2 de majo okazis laŭvicaj 29 Esperanto Tagoj de Bydgoszcz, ĉifoje kune kun 25 Sesio de AIS Klerigejo Bydgoszcz (AKB). La E-tagoj daŭris kadre de Tagoj de Bydgoszcz dum 19 aprilo - 3 majo 2004 okaze de 658 datreveno de urbaj rajtoj de Bydgoszcz - nun kun preskaŭ 400 mil loĝantoj. Tio lige ankaŭ kun multaj aranĝoj okaze de eniro de Pollando al Eŭropa Unio donis al partoprenantoj amason de interesaj aranĝoj. Tamen por pli ol 50 gestudentoj el 10 landoj de Eŭropo, Afriko kaj Azio de ISTK en Bydgoszcz la plej gravaj estis E-kursoj kaj E-ekzamenoj. Ĉi-foje kursojn gvidis OProf.Remigiusz Mielcarek pri Karaiboj, Suda Ameriko kaj Sudorienta Azio, AProf. Aleksandra Kowalczyk gvidis Seminarion por estontaj bakalaŭroj kaj magistroj de AIS, Asci Augusto Casquero pri "Hispanio en Eŭropa Unio", Asci Ewa Bondar pri "E-instruado laŭ Cseh-metodo", Asci Regina Grzębowska "Kompendio por vojaĝgvidantoj", Asci Andrzej Grzębowski pri "Turismo en la mondo", Marcel Delforge pri "Plilarĝigo de Eŭropa Unio", kaj pri "Esperanto kaj franca lingvoj", Mara Timermane pri "Latvio en Eŭropa Unio", Moliere Ngangu pri "Turismo en Afriko", Adriana Witucka pri "Arta ceramiko". Ĉiuvespere okazis E-ekzamenoj por gestudentoj de laŭvicaj studjaroj, kiuj estis altnivelaj kaj ege interesaj kiam gestudentoj el 8 landoj: Albanio, DR Kongo, Latvio, Litovio, Mongolio, Pollando, Tanzanio kaj Zimbabvo defendis siajn diplomverkojn antaŭ la ekzamenkomisiono el 6 landoj: Belgio, Hispanio, DRKongo, Litovio, Latvio kaj Pollando prezentante ne nur bonan konon de Esperanto, sed interesajn diplomverkojn pri turismo kaj kulturo.
Okazis ankaŭ fakekzameno de AIS, kiun partoprenis 15 kandidatoj por septembre bakalaŭriĝi kaj magistriĝi ĉe Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS).

Fine de la E-kursoj gvidataj pri Eŭropa Unio okazis konkursa ekzameno kun premioj - senpagaj vojaĝoj al 14. Eŭropa Esperanto Forumo dum 11-18 de junio 2004 en Benelukso kaj Parizo kun vizito en sidejo de Eŭropa Unio en Bruselo.

La 30-an de aprilo okaze de eniro de novaj 10 landoj al Eŭropa Unio Augusto Casquero de la Cruz preparis por ĉiuj la faman valencian "paella" kun "sangrija". Poste ĉiuj vagadis tra malnova Urbo por spekti la aranĝojn de Tagoj de Bydgoszcz. Bonguste estis preparita rekorde en 37 mil da porcioj senpaga regiona supo "Zurek Kujawski", kies ĉefa kuiristo estis Konstanty Dombrowicz - Prezidento de la Urbo Bydgoszcz, samtempe prezidanto de nia Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz, pri kiu Vi povas multon legi en Interreto sur pli ol 100 paĝoj sub adreso:
www.esperanto-turismo.com.

La 26-an de aprilo okazis ankaŭ Ĝenerala Kunveno de Internacia Klubo "Esperantotur", dum kiu oni rezumis la ĝisnunan agadon, planis aranĝojn por 2005 jaro kaj reelektis la 11-personan Konsilion de la Klubo sub gvido de prezidanto Andrzej Grzebowski(PL) kaj vicprezidantoj Augusto Casquero (ES) kaj Liu Jianguo (CN) - pliaj informoj en la paĝo :
www.esperanto-turismo.com.

La 29-an de aprilo en tre agrabla etoso pasis renkontiĝo aranĝita de nevidantaj esperantistoj en Bydgoszcz.
Fine la 2-an de majo okazis la Ĝenerala Kunveno de Pola Societo de AIS, kiun dum pluraj jaroj gvidis ADoc Zbigniew Galor en Poznań. Kiel la novan Prezidanton de Pola AIS-Societo oni elektis OProf. Witold Stępniewski -  Vicerektoron de Politekniko en Lublin. La sukcesa 25 Sesio de AKB helpis, ke pluraj gestudentoj, aliĝadis al  sekvontjara studado, aliĝadas ankaŭ novaj studentoj - la plej multaj el  Afriko kaj Azio . Pliajn informojn - la aliĝkotizojn por studado en ISTK  en Bydgoszcz kaj AIS, la studadprogramojn kaj enketilon por novaj studentoj
Vi trovos en Internet sub kelkdekpaĝoj:
www.esperanto-turismo.com, elektu  kaj kliku "studu".

Bonvenon en Bydgoszcz al la unika multnacia studado 2004/2005 ĉefe en  Esperanto de turismiko kaj kulturo - Vi studos jam en Eŭropa Unio.

Andrzej Grzebowski
Vicprezidanto de Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo
en Bydgoszcz, Pollando


----------------------------------
Renato Corsetti
 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/04 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/04