Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

E-festivalo "Velura sezono" en Jalta!
-------------------------------------

Post multjara interrompo en Jalta reaperos fama "Velura Sezono". Ĝi iam unuigis multajn E-muzikantojn kaj muzikemulojn, pluraj el ili iĝis la steluloj. Tage okazis ekskursoj, turistaj marŝoj, diskutoj (ofte surplaĝe), malfruvespere - koncertoj surkaje.

La nuna festivalo esence diferencos de la antaŭaj. Unue, ĉifoje ĝi okazos komence de septembro, kiam la maro estas varma, la suno milda kaj fruktoj abundas. Due, ĝi estas parto de la agado "Vizaĝe al la ekstera mondo": ĝin partoprenos ankaŭ ne esperantistoj-bardoj kaj okazos diverslingvaj koncertoj ankaŭ por la urbanoj kaj ripozantoj, kiuj tiutempe abundos en Jalta.

La partoprenantoj loĝos en tendaro, situanta en pitoreska pinarbaro apud fama porinfana "Kampeto de fabeloj" en ĉirkaŭaĵo de Jalta. En la tendaro estas 100 nemultekostaj lokoj en ĉambroj po 2-3 litoj kaj ebleco akcepti homojn kun tendoj aŭ/kaj en amasejo. Dezirantoj havos eblecon resti en la tendaro por ripozo (tiutempe, dum la ripozsezono, la prezo por la loĝado en la tendaro estos la plej malgranda kompare kun aliaj lokoj).

En la provizora programo:
- Inaŭgura orgena koncerto;
- Diverslingvaj koncertoj por la urbo;
- Ekskursoj, turistaj marŝoj
- Seminario pri muzika E-kulturo;
- Renkontiĝo de pentristoj kaj skulptistoj;
- Rolaj kaj intelektaj ludoj;
- "Barda kafejo" - nokte ĉe lignofajro
- Nokta koncerto sur la kajo kaj nokta naĝado;

Ni sopiras revidi laŭreatojn kaj partoprenantojn de la antaŭaj festivaloj "Velura Sezono" kaj invitas ĉiujn aliajn E-artistojn kaj spektantojn.
Konsenton partopreni la festivalon jam alsendis JoMo.

La festivalon organizas jalta E-klubo "Tero" kune kun la poltava krea unuiĝo
"Gaudeamus", kieva E-klubo "Kare" kaj moskva E-klubo "Masi".
Loka organiza komitato:
espero@yalta.crimea.ua
UA-98612 Jalta a/k -74 Esperanto
Tel.: (0654) 231651 Jefim Zajdman
Rete:
espero@yalta.crimea.ua
---
fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu

----------------------------------
Renato Corsetti

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/04 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/04