Paska bondeziro de la Papo en Esperanto
Ankaŭ ĉi-jare la Papo eldiris paskan bondeziron en
Esperanto (temis pri la deka sinsekva jaro). Kaj la
esperantistoj denove ĉeestis en placo sankta Petro por
danki lin pro la saluto kaj montri, ke esperanto ĉeestas.
Fotojn de la skribo Esperanto en Vatikano (se Vi ne jam vidis ĝin dum
televida elsendo) eblas vidi je la adreso:
http://www.ikue.org/pasko2004/pasko2004.htm
Por aŭskulti la papan E-lingvan saluton, Vi povas ŝalti Vian radion
(aŭ interretan servilon) dimanĉe vespere je la horo 19.20 UTC, laŭ la
indikoj entenitaj ĉi-tie:
http://www.ikue.org/radio.html
Carlo Sarandrea, sekretario de IKUE