3-a SEMINARIO PRI INTERPRETADO en Trento, de la 28-a ĝis la 30-a de majo 2004
Dum la lasta semajnfino de majo 2004 okazos en Trento la
3-a seminario pri interpretado. Ĝi estas unu el la serio
da staĝoj organizataj de IEF kune kun IEJ cele al
trejnado de homoj, kiuj aktivos dum la UK Florenco 2006.
Sub la gvido de spertaj kaj kompetentaj instruantoj, la partoprenantoj
povos (plu)trejniĝi en sekva (kaj eventuale samtempa) interpretado. La
seminario celas homojn, kiuj jam bone kaj flue parolas Esperanton. Cele
al efika trejniĝo kaj bona organizado eblos akcepti
maksimume 20 partoprenantojn. Oni planas ankaŭ ekskursi
tra la urbo kun loka ĉiĉerono kaj interpreti surkampe.
Alveno: vendrede postagmeze/vespere; foriro: dimanĉe postagmeze. Oni
komencos labori sabate matene.
La partopreno estas por IEF-anoj senpaga. Do la partoprenantoj nur pagos
sian vojaĝon kaj loĝadon. Eblos loĝi en hotelo tristela aŭ dustela, aŭ
en junulargastejo. Indas aliĝi kaj rezervi loĝlokon kiel eble plej
baldaŭ precipe se vi preferas nemultekostan loĝeblecon, ankaŭ pro tio ke
la seminario okazos dum la pentekosta semajnfino, do certe estos sufiĉe
multe da turistoj en Trento.
Pliaj informoj kaj detaloj estos sendataj rekte al la aliĝantoj.
Datlimo por sendi aliĝojn kaj rezervi loĝlokon: 30/04/2004
Aliĝojn bv. sendi al:
Maria Lucchi
telefono: 0461 829953
retadreso:
angerfeld@yahoo.it