80a Germana Esperanto-Kongreso

 

Temo: „Pligrandiĝanta Eŭropa Unio – ĉu muta koloso?“

 

La kongreso okazos de la 6a ĝis la 9a de junio 2003 en Kaufbeuren. „En la 19a jarcento Eŭropo jam foje estis mondskua centro“, klarigas la temon Frank Stocker, estrarano de Germana Esperanto-Asocio kaj respondeca pri la publika agado. „La 20a jarcento estis Usona. Nun pro novaliĝo pliaj
membroj Eŭropa Unio fariĝos pli granda ol Usono kaj Rusujo kune, laŭ enloĝantoj“, li pludiras, „kaj jen la demando, ĉu Eŭropo denove fariĝos
la centra povo de la mondo“. Aliflanke Azio, precipe Ĉinujo, pli kaj pli enfokusiĝas. Kaj nelaste la tutmondiĝo starigas la demandon, ĉu estonte
entute estos iu politika centro necesa kaj ebla. Pri tiu situacio okupiĝas la ĉefpreleganto d-ro Renato Corsetti el Romo.
La prezidanto de Universala Esperanto-Asocio estas Eŭropano, sed tutmonde pensanta homo - ne nur pro sia ofico. Li serĉos respondojn al la demandoj, kian kaj cetere kiun rolon ludu Eŭropa Unio (EU) en la mondo. Kaj jene li ankaŭ venas al la demando, kio necesas por ke EU povu plenumi sian rolon en la mondo. Ĉu ne ankaŭ necesas funkcianta interna komunikado por komuniki eksteren? Kaj ĉu EU estas preta por tio? Aŭ ĉu ĝi estas nur muta koloso?

La temo ne estas nur Eŭropa temo. Ĝi same koncernas ankaŭ ne-Eŭropanojn.
Kaj por ke ili pliriĉigu la kongreson per sia ĉeesto, Germana Esperanto-Asocio (GEA) faras al ili la venon plivalora.
„Ni celas kombini turisman ĝuon, altnivelajn diskutojn kaj internacian Esperantan etoson“, diras Andreas Emmerich, prezidanto de GEA. „Pliaj
altrangaj kaj popularaj diskutantoj garantias interesan kongresan debaton“, certigas Emmerich.

Pliaj informoj ĉe:
http://www.esperanto.de/gek/

 

 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“