Invito al Esperanto-Tago Baden-Virtemberga 2003

Karaj Esperanto-amikoj,


mi kore invitas vin al la Esperanto-Tago Baden-Virtemberga 2003 Sabaton, la 17an de majo 2003 en Villingen-Schwenningen
 

Josef Schiffer

Programo
========


Vendredon, la 16an de majo
ekde 17.30
Interkona vespero
Vespermanĝo laŭ la karto en Pizzeria Großherzog
Interkonatiĝi kun la ĉetablaj najbaroj

Sabaton, la 17an de majo
(Parte aparta junulara programo!)
09.00 - 09.30
Matena ekumena preĝo en la preĝejo St. Fidelis

10.00 - 11.30
Bonvenigo kaj prelego:
Pastro Bernhard Eichkorn rakontas el sia Esperanto-vivo.

12.00 - 13.30
Komuna tagmanĝo laŭ la karto en Pizzeria Großherzog

14.00 - 15.30
Gvidata promenado tra la urbocentro; ekiro de St. Fidelis

16.00 - 18.00
Jarĉefkunveno de BAVELO kun diskutebleco ankaŭ por gastoj;
samtempe oni ofertas kafon, teon, kukojn.

18.30 - 19.30
Di-servo (parte en Esperanto)
kun la komunumo Fidelis en la preĝejo St. Fidelis

20.00 - 21.00
Magiado: Trixini, la magiisto kun la Blua Ŝtono *

Poste: Adiaŭo aŭ vespermanĝo laŭ la karto en Pizzeria Großherzog

* Prezoj por la magiado:
Infanoj: senkoste;
junuloj (14 - 17 jarojn aĝaj): 3,00 EUR; plenkreskuloj: 4,00 EUR

Libroservo kaj infanvartado estas antaŭvidataj.

Dimanĉon, la 18an de majo
10.00 - 11.30
Gvidata vizitado de Narrenschopf en Bad Dürrheim.
Temas pri la plej granda muzeo de regionaj karnavalaj maskoj kaj figuroj.
Veturado tien per propraj aŭtoj.

Poste: Komuna naĝado en proksime situanta Solemar en Bad Dürrheim.
Temas pri granda internacie premiita halbanejo kun varma kaj saleca akvo
en diversaj basenoj. Ne forgesu vian bankostumon/bankalsonon.

Sendu vian aliĝilon al:
Esperanto-Gruppe VS
- Josef Schiffer -
Wilstorfstr. 58
78050 Villingen-Schwenningen

o Mi intencas veni jam vendrede.
o Mi intencas partopreni la komunan vespermanĝon vendrede laŭ la karto.
o Mi intencas partopreni la komunan tagmanĝon sabate laŭ la karto.
o Mi intencas partopreni la komunan vespermanĝon sabate laŭ la karto.
o Mi intencas partopreni la komunan vizitadon de Narrenschopf dimanĉe.
o Mi intencas partopreni la komunan naĝadon en Solemar dimanĉe.
o Mi intencas veni kun _______ infanoj: aĝoj: ______________________

Partoprenkotizoj (Eksterlandanoj pagu surloke)
Infanoj: senkoste
Junuloj (14 - 17 jarojn aĝaj) kaj eksterlandanoj: 5,00 EUR
Plenkreskuloj: 8,00 EUR

La partoprenkotizoj inkludas la magiadon de Trixini sabaton vespere.

Germanoj bonvolu ĝiri la partoprenkotizon al la BAVELO-konto
10-417 922, Sparkasse Villingen (BLZ 694 500 65).

FAMILIA NOMO, Individua nomo:

Telefonnumero:

Retadreso:

Strato kaj loĝloko:

Vi povas sendi la aliĝilon ankaŭ retpoŝte al Josef Schiffer.
Retadreso:
Josef.Schiffer@esperanto.de

Por la junulara programo kontaktu Martina Kobiela.
Retadreso:
kokosnukso@hotmail.com
 

Sub  http://bavelo.aliaflanko.de/

vi trovos konvenan metodon rete informiĝi kaj aliĝi al la ĉijara BAVELO-tago je la 17-a (programo dum la 16-18aj) de majo.

Vi kore estas invitataj ankaŭ foliumi la ceteran tiean materialon, ekzemple  fotoj de la lastaj renkontiĝoj ktp.

Ĝis revido en Villingen,
kore,

Robert Bogenschneider
Esperanto Konstanz
www.aliaflanko.de

 


La adreso de nia kunvenejo Fidelisheim estas:
St. Fidelis, Romäusring 20, 78050 Villingen-Schwenningen,
Tel. 0 77 21 - 2 20 73 & Fakso 0 77 21-2 20 74
Retadreso:
Bernhard.Eichkorn@esperanto.de

Kie troviĝas nia kunvenejo Fidelisheim?
Ĝi troviĝas en la urbocentro de Villingen, proksime de la Neue Tonhalle kaj vidalvide de la malliberejo ĉe Amtsgericht.
Kaj proksime de Fidelisheim troviĝas Pizzeria Großherzog en Großherzog-Karl-Straße. Granda parkejo troviĝas ĉe Neue Tonhalle.
Oni eble povas ankaŭ parki en apudaj stratoj proksime de Pizzeria Großherzog.

Kiel atingi nian kunvenejon Fidelisheim?
Per trajno:
De la stacidomo vi povas piede atingi la kunvenejon en 5 ĝis 10 minutoj.
Aŭ prenu taksion starantan antaŭ la stacidomo.

Per aŭto:
Veturante sur la federacia strato (Bundesstraße 33) - mallonge B33 - uzu la elveturejon (Ausfahrt) Villingen-Süd.

Tranokteblecoj en Villingen:
Bonvolu mem mendi vian ĉambron sufiĉe frue.

Hotel "Romäus", Warenburgstr. 4, 78050 Villingen-Schwenningen;
Tel. 0 77 21-3 00 75 & Fakso 0 77 21-2 88 88
Hotel "Romäus" estas rekomendinda, ĉar ĝi estas tre proksima al
Fidelisheim.

Junulargastejo (Jugendherberge),
St. Georgener Str. 36, 78048 Villingen-Schwenningen
Tel. 0 77 21-5 41 49 & Fakso 0 77 21-5 26 16
Ĝi estas atingebla kaj de la stacidomo kaj de Fidelisheim per buso.

Aliaj hoteloj kaj gastejoj:
Kontaktu Tourist-Service, Niedere Straße 88, 78050 Villingen-Schwenningen;
Tel. 0 77 21- 82-23 40 & Fakso 0 77 21-82-23 47
Retadreso:
tourist-info@villingen-schwenningen.de

Vi povas atingi la organizanton:
Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, 78050 Villingen-Schwenningen;
Tel. 0 77 21 - 5 89 91 & Fakso 0 77 21 - 50 88 91;
Retadreso:
Josef.Schiffer@esperanto.de
Retejo:
http://www.mia-serio.de
 

 

 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“