REVELO                          kaj                         Senlime

                invitas vin la unuan fojon:por komuna

         REVELO–tago      kaj         Trilanda Renkontiĝo

    sabate, la 10-a de majo 2003, en Herzogenrath apud Akeno 

 

PROGRAMO:

09:00-10:00         Akcepto kaj bonvena kafo

10:00-11:00         Prezentado de la Revelo-grupoj kaj de Senlime

11:00-12:30         Du prelegoj:    “Tri semajnoj en Brazilo”

                                                    “Bona Espero”, la infana vilaĝo en Brazilo.

12:30-14:00         Komuna batalo ĉe la varma bufedo

14:30-16:30         Promeno tra la urbeto Herzogenrath,  vizito de la monaĥejo ROLDUC

17:00-18:00         Adiaŭa kafo kaj kukoj

18:00-19:00         Katolika diservo; (pastoro Albrecht Kronenberger el la diocezo Speyer).

La tuta aranĝo ampleksas:

Kafon, kukojn, bufedon (Terpomaĵoj, salato, leguma plado, porkaĵoj), la viziton de la monaĥejo ROLDUC kaj la luprezon por la preĝejo. Kotizo: 25 €

Specialaj vegetaranaj manĝaĵoj bedaŭrinde ne estas akireblaj. Tiu, kiu ne volas kunmanĝi, devas serĉi ion en la urbo. Ni devas mem gargari la uzitajn  telerojn, forkojn,tranĉilojn,  ktp. Sed ekzistas komforta industria gargarmaŝino! La salono estu forlasita en balaita stato.

Volontuloj estas dezirotaj! Dankon!

Aliĝu kaj antaŭpagu la kotizon nepre ĝis la 25-a de aprilo 2003, aliokaze ni ne povas mendi manĝaĵon por vi.

 

Germanio          konto  6623201  BLZ  390 500 00 (Sparkasse Aachen), Klaus Hogen

Belgio               konto 000-0245571-64 de Esperanto-Grupo, rue Donckier 22, 4800 VERVIERS

Nederlando        konto 17 47 592 de J. A. Hanse, Rothenbachpark 44, NL-6063 NM VLODROP

 

Klaus Hogen, Im Pesch 20, D-52134 Herzogenrath

0049(0)2406-7809 (telefone,vespere)     hogen@t-online.de     0049(0)2406-7706  (telekopiilo)

 

***************************************************

 

TRANOKTADO: Ĉiu tranoktemulo devos mem organizi sian liton!

1.  Junulargastejo Collinshof en Akeno: 20 € po lito en 4-litĉambro, matenmanĝo kaj littuko inkluditaj.

     Informoj ĉe Rosa Ebel , eweri@t-online.de, 02151-557717

2.  Hoteloj:  Prezoj preskaŭ  identaj, unupersona ĉambro 43-48 €, dupersona (2pĉ) ĉ. 72-78 € ,

     matenmango inkludita. Landa kaj urba numeroj estas 0049 (0)2406 

     A "Hotel zur Brücke" Kleikstr. 42, tel.: 92040, apud la kunvenejo

     B "Eurode Live Hotel Mertens", Bergerstr. 14, tel.: 95510, faks.: 955151, pli trankvila ol A

     C "Stadthotel", Rathausplatz 5, tel: 3091, faks: 4189, 2pĉ 65 €, dua tranokto 35 €, pli fore de la kunvenejo

VOJPRISKRIBO:

La adreso: Paroĥsalono maldekstre malantaŭ la preĵejo" Sankt Maria Himmelfahrt",

stratangulo Kleikstrato 56/58 / Eygelshovener strato (vidu la rektangulon sur la mapo)

Trajne: forlasinte la stacidomon, iru dekstren, poste denove dekstren en la Kleikstr. Post la ponto vi vidos la celon.

Automobile  vi atingas H´rath per la autovojo 4 (E314). Prenu la eliron n-o 2 Laurensberg/Herzogenrath

Post la eliro iru en la direkto de H´rath – Centro. Vi eniras la mapon ĉe la sagforma indikilo („Alte Str.“ ).

Sekvu la straton, kiu malaltiĝas en la kaldronon de H´rath.

Vi havas du eblecojn por parki vian aŭtomobilon:

1. En parkdomo Albert-Steiner-str. apud la poŝto, sekvu la grandan straton tra la urbo kaj iru la unuan straton maldekstren post la fervoja ponto per indikilo aŭ simbolo „Centra parkdomo“.100 metroj poste maldekstren. Nur la du plej altaj ebenaĵoj estas nuntempe senkostaj.

2. En parkejo Bergerstrato, sekvu la grandan straton tra la urbo kaj iru maldekstren post la betona turo de la preĝejo. Poste prenu la duan straton dekstren.

 

 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“